Muzeo pri artgisado (Lauchhammer)

muzeo en Germanio

La Artgisadmuzeo Lauchhammer (germane Kunstgußmuseum) troviĝas en Lauchhammer, Germanio, fonditis en 1993. Nuntempe ĝi troviĝas en la strato Freifrau-von-Löwendal-Straße nr 4.

Muzeo pri artgisado
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Lauchhammer
Adreso Freifrau-von-Löwendal-Straße 3, 01979 Lauchhammer
Poŝtkodo 01979
Situanta sur Freifrau-von-Löwendal-Straße
Koordinatoj 51° 30′ 13″ N, 13° 47′ 43″ O (mapo)51.503513.7954Koordinatoj: 51° 30′ 13″ N, 13° 47′ 43″ O (mapo)
Muzeo pri artgisado (Lauchhammer) (Brandenburgio)
Muzeo pri artgisado (Lauchhammer) (Brandenburgio)
DEC
Muzeo pri artgisado (Lauchhammer)
Muzeo pri artgisado (Lauchhammer)
Situo de Muzeo pri artgisado (Lauchhammer)
Map
Muzeo pri artgisado
Retpaĝo http://www.kunstgussmuseum-lauchhammer.de/
vdr
Muzea loko ekde 2008, post translokiĝo

Priskribo redakti

La ĉefa parto muzea etas la historia kolekto da gisaĵoj kaj mulditaĵoj de la gisejo. Ĝi ampleksas ĉ. 2800 pecojn, i.a. la kolekton pri kopiaĵoj antikvecaj de la Grafo de Einsiedel aŭ modelojn de gravaj skuptistoj kiel ekzemple Ernst Rietschel, Rudolf Siemering aŭ Gustav Bläser. La tuta kolekto estas monumentprotektita. Por gastigi ĝin digne oni elektis la formon de gapdeponejo. La riĉeco de la kolektitaĵoj estu al ĉiuj admireblaj tiamaniere kaj ĉiu homo mem povas trovi siajn preferitaĵojn.

Fergisado redakti

Grafino Benedicta Margaretha von Löwendal (1683-1776) instaligis, post kiam oni trovis altkvalitan marĉan ferercon, surloke la unuan altfornon kaj gisigis objektojn de ĉiutaga uzo. En 1784 ŝia heredanto grafo Detlev Carl von Einsiedel gisis la unuan plastikan kopion de antikvecaĵo: tio estis ankaŭ la fundamenta ŝtono de nova arto, nome la figura gisado el fero! En la 19-a jarcento Lauchhammer liveris grandajn gisferajn arkitekturaĵojn eĉ en neeŭropajn landojn kaj produktis pontojn, helikŝtuparojn, forcejojn kaj kolonajn halojn.

Bronzogisado redakti

Ekde 1839, kiam Christian Daniel Rauch komisiis fari sian duoblan statuon pri la unuaj kristanaj polaj reĝoj por la Katedralo de Poznan, oni gisis ankaŭ bronze. Meze de la 19-a jarcento la gisejo specialiĝis pri monumentoj kaj mendoj venis el la tuta mondo, ekz. el Ĉinio, Vasingtono aŭ Ekvadoro. Post la Unua mondmilito la salona bronzo plejgravis. Denove dum la GDR-tempo Lauchhammer iĝis centro de monumentgisado.

Arto, metio, industrio redakti

La muzeo fruktodone kunlaboris kun la ĝis hodiaŭ funkcianta artgisejo. Do eblis prezenti Lauchhammer kiel lokon de viva artmetiado. Sed ankaŭ ne forgesatas aliaj industriaj branĉoj regionaj, ĉar la dinastio de la grafoj de Einsiedel interesiĝis ne nur pri arto sed ankaŭ pri minado kaj metalprilaboro. Iliaj akiroj kaj fondoj de ferfabrikoj en Saksio kaj Prusio influas la landan industrion ĝis hodiaŭ.

Fonto redakti

Faldfolio muzea germanlingva.

Eksteraj ligiloj redakti