Muztar Abbasi
pakistana esperantisto
(Alidirektita el Muztar ABBASI)
Allama MUZTAR ABBASI (naskiĝis en 1931 en Murree, mortis la 26-an de februaro 2004) estis la patro de la Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA), fondita de li en 1978.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/MuztarAbbasi.jpg/220px-MuztarAbbasi.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/MuztarAbbasi2.jpg/220px-MuztarAbbasi2.jpg)
Li estis la unua en la lando, kiu post ties ŝtata sendependeco de 1947 lernis Esperanton. La verkinto de lernolibro kaj tradukinto de la Sankta Kuraano estis honora membro de UEA; li instruis en diversaj lernejoj kaj havis tre riĉan bibliotekon (laŭ Amjad Butt, Murree).
Verkoj
redakti- Abbasi, Muztar: Unua Esperanta Libro (Urdu-Esperanto) en 1974
- Abbasi, Muztar: Baza Esperanto-Urdu Leglibro (Urdu-Esperanto) en 1976
- Abbasi, Muztar: Esperanto-Urdu vortaro (Urdu-Esperanto) en 1977
- Abbasi, Muztar: Baza Kurslibro de Esperanto (Urdu-Esperanto) en 1978
- Abbasi, Muztar: Dua Baza Kurslibro de Esperanto (Urdu-Esperanto) en 1982
- Abbasi, Muztar: Baza Vortaro de Esp-Urdu (Urdu-Esperanto) en 1882
- Abbasi, Muztar: S-ro Muhammad (benita de Allah) la vivo de la islama profeto (Esperanto) en 1984
- Abbasi, Muztar: Facila Esperanta Vortaro en Urdu (Urdu-Esperanto) en 1985
- Abbasi, Muztar: Leciono el la Nobla Kuraano (Dars-e-Kuraan) en 1990
- Abbasi, Muztar: Vera Libro Traduko de Kuraano (Esperanto) en 1992
- Abbasi, Muztar: Lingvaj interrilatoj de Araba kaj Hebrea (Urdu) en 1993
- Abbasi, Muztar: Esperanto-Urdu Vortaro (Urdu-Esperanto) en 1998
- Abbasi, Muztar: Tezo pri Islamo (Esperanto) en 2000
- Abbasi, Muztar: Profeto Muhammad (benita de Allah) Diris (Esperanto, Araba kaj Urdua) en 2002
- Abbasi, Muztar: La Sankta Kuraano (Traduko en Esperanto) en 2000
Bildaro
redakti-
Sinjoro Mohammad, 1984.