Muzulmana murego de Madrido

La muzulmana murego de Madrido, el kiu ankoraŭ konserviĝas kelkaj spuroj, troviĝas en la samnoma urbo. Ĝi konstruiĝis en la 9-a jarcento, dum la muzulmana regado en granda parto de Iberio, en monteto ĉe la rivero Manzanaro. Ĝi formis parton de fortikaĵo, ĉirkaŭ kiu disvolviĝis la urba nukleo de Madrido. Ĝi estis deklarita kiel Art-Historia Monumento en la jaro 1954. La plej gravaj restaĵoj, el arkeologia intereso pli ol arta, troviĝas en la strato Deklivo de la Vega, kune al la kripto de la Katedralo de la Almudeno.

Ĝenerala vidaĵo de la restaĵoj kiuj konserviĝas en la strato Deklivo de la Vega, kune al la kripto de la Katedralo de la Almudeno.

Vidu ankaŭRedakti