Mycena inclinata estas specio de fungo en la familio Mycenaceae. La dube manĝeblaj fungoj havas ruĝecbrunan sonorilo-forman ĉapon de ĝis 4,5 centimetroj en diametro. La maldika trunko estas ĝis 9 centimetrojn alta, blankeca ĝis flavbruna supre sed pli kaj pli ruĝbruna ĉe la bazo en matureco, kie ĝi povas esti kovrita de flaveca micelio kiu povas ampleksi trionon de la longo de la tigo. La lameloj estas palbrunaj ĝis rozkoloraj, kaj la sporoj blankecas. Ĝi estas disvastiĝinta saprofita fungo, kaj troveblas en Eŭropo, Nordafriko, Azio, Aŭstralazio kaj Nordameriko, kie ĝi kreskas en malgrandaj grupoj aŭ tufoj sur falintaj arbaj trunkoj kaj stumpoj, speciale de kverko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mycena inclinata

Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Divizio: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Klaso: Agarikomicetoj Agaricomycetes
Ordo: Agarikaloj Agaricales
Familio: Mycenaceae
Genro: Mycena
Specio: Mycena inclinata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
En Francio, en arbaro proksime de Marly-le-Roi