Närpes

urbo de Finnlando en suda parto de provinco Ostrobotnio

Närpes (finne Närpiö) estas urbo de Finnlando en suda parto de provinco Ostrobotnio borde de la Botnia golfo. El loĝantoj de la urbo estas malmulte pli ol 3/4 svedlingvaj. La aliaj loĝantoj estas plejparte vietnamaj enmigrantoj kaj iliaj infanoj. Denaskaj finnparolantoj estas vere malmulte. La areo de la urbo estas 2 334,14 km², el kio estas tero 977,74 km², maro 1 348,68 km² kaj alia akvo 7,72 km². La 31-an de marto 2020 la urbo havis 9 583 loĝantojn. En Finnlando Närpes estas konata speciale pri sia kultivado de tomatoj. En Närpes estas kreskata proksimume 60 % el tomatoj kaj 25 % el kukumoj de Finnlando.

Närpes
urbetokomunumourbo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 625  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 28′ N, 21° 20′ O (mapo)62.47361111111121.3375Koordinatoj: 62° 28′ N, 21° 20′ O (mapo) [+]
Areo 977,82 km² (97 782 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Närpes (Finnlando)
Närpes (Finnlando)
DEC
Närpes
Närpes
Situo de Närpes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Närpes [+]
vdr

La urbo fariĝis dulingva en komenco de jaro 2016. Post ĝi en Finnlando ne estas unulingvaj svedlingvaj komunumoj en aliaj provincoj ol Alando.

Närpes estas oficiale urbo ekde 1993. Övermark (finne Ylimarkku) kaj Pörtom (finne Pirttikylä) estas eksaj komunumoj, kiuj estis ligita al Närpes en 1973.