NUPES
NUPES, plennome Nouvelle Union populaire écologique et sociale ("nova popola unio ekologia kaj socia"), antaŭe konata kiel Union Populaire, estas franca balotkoalicio de maldekstraj partioj. Ĝi estis formita en preparo por la prezidanta baloto de 2022, en kiu Jean-Luc Mélenchon de La France insoumise estis la plej elstara kandidato de la maldekstro. Tamen, la koalicio estis limigita kaj Mélenchon finis en la tria loko de la unua raŭndo. Por la deputitaj balotoj de la 12-a de junio 2022, Eŭropo Ekologio La Verduloj, la Franca Komunista Partio kaj la Socialista Partio, inter aliaj, aliĝis al la alianco kaj la nova nomo estis elektita. Ekde la 6-a de majo 2022, la bloko havis dek du partoprenantajn partiojn. Se NUPES estus gajninta plimulton en la deputitaj balotoj, ĝi volis instali Mélenchon kiel ĉefministron.
NUPES | |
---|---|
Nouvelle Union populaire écologique et sociale | |
politika koalicio | |
Lando | Francio |
Gvidanto | Jean-Luc Mélenchon |
Fondiĝo | 1-a de majo 2022 |
Koloro(j) | viola, maĝenta, verda, flava, oranĝa, ruĝa |
Ideologio | Politika maldekstro |
Retejo | https://nupes-2022.fr/ |
Konsisto
redakti- Bloko de La France insoumise
- La France insoumise
- Partio de Maldekstro
- Ensemble !
- Picardie debout
- Révolution écologique pour le vivant
- Ekologio
- Eŭropo Ekologio La Verduloj
- Génération.s
- Generacio Ekologio
- Les Nouveaux Démocrates
- Franca Komunista Partio
- PS kaj aliancanoj
- Socialista Partio
- Place publique