Naŭsikaa

(Alidirektita el Naŭsikao)

Naŭsikaa, en PIV: Naŭsika/o, (greke Ναυσικάα, latine Nausicaa) estis en la helena mitologio filino de la reĝo de fajakoj Alkinoo kaj de lia edzino kaj fratino Areto. Laŭ eposo Odiseado de Homero ŝi prizorgis itakan reĝon Odiseon, kiam li alnaĝis al la insulo de fajakoj post fuĝo de la nimfo Kalipso kaj venigis lin en palacon de sia patro.

Naŭsikaa
rolulo de helena mitologio
Verko Odiseado
Informoj
Sekso ina
Patro Alkinoo
Patrino Areto
Edzo/Edzino Telemaĥo
Infanoj Persepolis • Ptoliporthus • Poliporthes
vdr
Naŭsikaa kaj servistinoj, ilustraĵo de John Flaxman, 1810

Laŭ la legendo estis Naŭsikaa tiel bela, ke Odiseo en la unua momento opiniis, ke aperis al li diino.

Mencioj pri Odiseo kaj pri liaj travivaĵoj kun Alkinoo kaj liaj gastoj oni povas legi sur kelkaj lokoj de la Odiseado. La reĝo Alkinoo honorigis Odiseon kaj disponigis al li ŝipojn, kiuj finfine povis la heroon veturigi reen al Itako.

Laŭ Aristotelo Naŭsikaa edziniĝis al Telemako, filo de Odiseo kaj de lia edzino Penelopo. Naŭsikaa kaj Telemako havis filon, kies nomo povus esti Perseptolo aŭ Ptoliporto.