Fajakoj (helene Φαίακες, latine Phaeaci) estis en la helena mitologio nacio sur la insulo Ŝerio. Ĝi estis fama pro sia beata vivo kaj pro amikaj rilatoj al ceteraj homoj kaj nacioj. Antaŭ ol ili ekloĝis insulon Ŝerion, ili havis en Hipereio malagrablajn najbarojn Ciklopojn. Pro tio ili preferis alian lokon, kie ili sub regado de la reĝo Naŭsitoo konstruis urbon kaj vivis izolaj, sen fremduloj, sen militoj kaj kvereloj. Homero pri ilia insulo diris, ke ĝi situas "fore kaj flanke de la homoj, tuŝapude ĉe la mondaj limoj". En helenaj mitoj fajakoj aperas en la historio de Argonaŭtoj. Kiam Argonaŭtoj, revenante el Kolĥido en Iolkon, navigis de sorĉistino Kirko, dioj patronis ilin dum vojaĝo al la reĝo Alkinoo sur la insulo de fajakoj, mildigis ondojn kaj kvietigis marajn ventojn. Kiam Argonaŭtoj tranavigis Skilon, plu laŭlonge de siciliaj bordoj, venis al fekunda insulo kun du havenoj, kie setlis fajakoj. La reĝo kaj homoj bonvenadis ilin kiel siajn gefratojn. Sed poste alnavigis ankaŭ militistaro de la reĝo Eeto, kiu persekutis ilin. Liaj deputitoj ĉe la reĝo de fajakoj postulis transdoni filinon de sia reĝo, Medeon, alie ili estigos militon. La reĝo de fajakoj elaŭdis ambaŭ flankoj kaj decidis: se Medeo estas ankoraŭ knabino, ŝi estos al sia patro eldonita, se ŝi jam estas edzino de Jazono, restos kun li. Edzino de la reĝo pri tio informis Jazonon kaj li tuj aranĝis la nupton. La kolĥidanoj devis fornavigi sen Medeo. Poste ekvojaĝis ankaŭ Argonaŭtoj.

Fajakoj
popolo • helena mitularo • mita etno
helena mitologio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Simile fajakoj aperis ankaŭ en legendo pri la heroo Odiseo. Odiseo, revenante el la Troja milito hejmen, preskaŭ pereis sur bordo de la insulo de fajakoj, sed sekvantaro de la reĝa filino Naŭsikaa malkovris kaj prizorgis lin. Naŭsikaa sendis lin sola en la reĝan palacon kaj Odiseo estis amike akceptita. Ĉiuj atentoplene aŭskultis rakontadon de Odiseo pri lia longa vojaĝo kaj promesis al li helpon. Ili kolektis valorajn donacojn, preparis ŝipon kaj forvojaĝis kun li al lia naskiĝinsulo, kie ili metis lin dormanta sur la bordon. Poste ili fornavigis al sia lando. Pozidono, kiu furiozis kontraŭ Odiseo jam ne povis malutili al li, sed venĝis kontraŭ fajakoj per transformo de ilia ŝipo en rokon, proksime de ilia insulo. Iuj versioj de la historio sciigas, ke Naŭsikaa fariĝis edzino de Odisea filo Telemako.