Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo

La Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo (hebree היכל הזיכרון הממלכתי לחללי מערכות ישראל) estas nacia monumento por ĉiuj soldatoj, kiuj perdis sian vivon establante kaj defendante Israelon. La monumento estis kreita sur la Monto Herzl por havigi centran lokon de pilgrimado al ĉiuj koncernaj familioj por memorfesti siajn perditajn amatojn. Ĉiutagaj memoraj servoj estas okazigitaj por honori la datrevenon de la morto de ĉiu soldato. La ekstero de la halo montras la topografion de la ĉirkaŭa monta pejzaĝo. La Memorhalo malfermiĝis la 30an de aprilo 2017. Ĝi memorfestas ĉiujn militajn israelajn viktimojn de militoj kaj judaj batalantoj de 1860 ĝis hodiaŭ.

Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo
hebree היכל הזיכרון הממלכתי לחללי מערכות ישראל
monumento
monumento
Situo Monto Herzl, Jerusalem
 - koordinatoj 31° 46′ 32″ N 35° 10′ 59″ O / 31.77556 °N, 35.18306 °O / 31.77556; 35.18306 (mapo)
Loĝantaro
Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo (Israelo)
Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo (Israelo)
DEC
Vikimedia Komunejo: National Memorial Hall (Mount Herzl)
vdr

Eksteraj ligiloj redakti