Nacia Parko "Serra da Capivara"

La Nacia Parko "Serra da Capivara" situas en la subŝtato Piauí en nordorienta Brazilo. Ĝi estis kreita en 1979. Ekde 1991 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESCO.

Nacia Parko "Serra da Capivara"
national park of Brazil • Monda Heredaĵo de Unesko [+]

Koordinatoj8° 40′ 0″ S, 42° 33′ 0″ U (mapo)-8.6667-42.55Koordinatoj: 8° 40′ 0″ S, 42° 33′ 0″ U (mapo)
Areo1 291 km² (129 100 ha) [+]

Nacia Parko "Serra da Capivara" (Brazilo)
Nacia Parko "Serra da Capivara" (Brazilo)
DEC
Nacia Parko "Serra da Capivara"
Nacia Parko "Serra da Capivara"
Map
Nacia Parko "Serra da Capivara"
Vikimedia Komunejo:  Serra da Capivara National Park [+]
vdr

"Ĝi enhavas la plej grandan kvanton da surrokaj pentraĵoj en la mondo. [...] La trovitaj artefaktoj montras spurojn de homoj vivintaj antaŭ 50.000 jaroj; ili estas la plej malnovaj pruvoj de homa ekzisto en Ameriko. [...] Estas nuntempe 737 katalogitaj arkeologiaj lokoj, kie estis trovitaj ŝtonaj artefaktoj, homaj skeletoj, surrokaj pentraĵoj (ĉirkaŭ 30.000 koloraj bildoj), reprezentantaj scenojn de sekso, danco, akuŝo, inter aliaj.” [1] Verŝajne la aserto de la unua frazo de la citaĵo estas troiga. Laŭ la germanlingva Lexikon der Steinzeit (Enciklopedio de la Ŝtonepoko), de Emil Hoffmann, p. 144, ekzistas milionoj da surrokaj pentraĵoj en kelkaj partoj de la mondo (ekzemple en Hindio kaj Sudafriko).

La parko enhavas unu el la plej grandaj arkeologiaj trezoroj en la mondo, kun ĉirkaŭ 30.000 surrokaj pentraĵoj, datiĝantaj de 60.000 jaroj. Tiu datado estis farita unue de la brazila (francdevena) arkeologino Niède Guidon, kiu estris dum pli ol 40 jaroj la arkeologiajn laborojn en la parko. [2]

Pro financaj problemoj de la Fundação Museu do Homem Americano (Fondaĵo Muzeo de la Amerika Homo), kiu administras la parkon de la “Serra da Capivara” kaj kies direktorino estis Niède Guidon, ŝi rezignis pri sia posteno en aŭgusto 2016, kaj pro tio la parko fermiĝis. [3] Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine