Nacia biblioteko de Butano

La Nacia biblioteko de Butano (dzonke འབྲུག་ རྒྱལ་ ཡོངས་ དཔེ་ མཔེ་ མཛག་ མཛཌྷཌྷཛ ཛཌྷ མཛཌྷ ཌྷཛ། མཛཛ། prononcata Druk Gyelyong Pedzö) estas nacia biblioteko situanta en la urbo Thimphu, la ĉefurbo de Butano. La celo de la biblioteko estas konservi kaj reklami la kulturan kaj religian heredaĵon de Butano.

Nacia biblioteko de Butano
emblemo
nacia biblioteko • ŝtata arkivo
Komenco 1967 vd
Geografia situo 27° 29′ 0″ N, 89° 37′ 56″ O (mapo)27.4833333389.63222222Koordinatoj: 27° 29′ 0″ N, 89° 37′ 56″ O (mapo)
Lando(j) Butano vd
Situo Timbuo
Nacia biblioteko de Butano (Butano)
Nacia biblioteko de Butano (Butano)
DEC
Nacia biblioteko de Butano
Nacia biblioteko de Butano
Map
Nacia biblioteko de Butano
Membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La biblioteko estis establita en 1967 sub la aŭspicioj de la Reĝino de Butano. Kiam ĝi estis establita, la biblioteko situis en la ĉefturo de Chichodzong (Tashichho Dzong). Poste, sekvante la kreskon de la kolekto, nova strukturo estis starigita al kiu la biblioteko estis transdonita. La nova konstruaĵo havas kvar etaĝojn kaj estas tradicie konstruita, ok-angula strukturo rememoriga pri butana dzongo. La konstruado de la nova bibliotekkonstruaĵo estis plene financita fare de la butana registaro, kun neniuj donacoj.

Nacia Arkivo redakti

La nacia arkivo estas respondeca al la konservadon de la oficialaj dokumentoj de Butano. En julio 2000, estis subskribita interkonsento inter la butana la dania registaroj, laŭ kiu Danio subtenos la konstruadon de moderna konstruaĵo kie la arkivo estos lokita. En 2004, la konstruado de duetaĝa konstruaĵo, najbara al la nacia biblioteko, estis kompletigita. La konstruaĵo estas ekipita per sekureca ekipaĵo kaj speciala ekipaĵo por fajroestingado kaj klimatokontrolo.

Kadre de la arkivo funkcias la Banko por nacia memoro, en kiu estas konservitaj malnovaj dokumentoj, leteroj kaj ĉirkaŭ 7 000 fotoj. Jen ankaŭ mikrofilmoj de malnovaj dokumentoj kaj libroj.

La arkivo estas hejmo al projekto por kolekti kaj konservi la butanan historion.

Eksteraj ligiloj redakti