Nand BUYL (naskiĝis en Antverpeno la 12-an de februaro 1923, mortis en Jette la 24-an de marto 2009) estis flandra aktoro kaj reĝisoro kaj estas konsiderata unu el la pioniroj de la televido en Flandrio.

Kiam Nand Buyl estis nur 7-jaraĝa li jam aktoris en operoj kaj operetoj. Kiam li estis 11 (en 1934), li ludis rolon en sia unua filmo: De Witte. Post la dua mondmilito li iĝis aktoro ĉe la Reĝa Flandra Teatro (KVS) en Bruselo. Dum pli ol 60 jaroj Buyl estis aktoro, reĝisoro kaj instruisto pri teatro en tiu Reĝa Flandra Teatro, kies direktoro li estis inter 1972 kaj 1992.

Nand Buyl estis ĉefe konata kiel la kapitano en la tre populara tv-serio Schipper naast Mathilde (Kapitano flanke de Mathilde, 1955) kaj poste kiel la detektivo Axel Nort en la samnoma junulara serio.

En la lastaj jaroj de sia vivo Nand Buyl ĉiam estis aktiva en la teatro. En 2005 li ludis gravan rolon en la serio De Kavijaks kaj en 2006 li aktoris la ĉefan rolon en la filmo Vidange Perdue.

Li estis la edzo de aktorino Chris Lomme (kiu aktoris ankaŭ en la serio Schipper naast Mathilde).

Kelkaj eroj el lia kariero redakti

  • De Witte (filmo) (1934)
  • Met den helm geboren (filmo) (1939)
  • Janssens tegen Peeters (filmo) (1940)
  • Een Aardig geval (filmo) (1941)
  • Schipper naast Mathilde (tv-serio) (1955-1960)
  • De Ordonnans (en la angla At the Drop of a Head (1962)
  • Axel Nort (tv-serio) (1965)
  • De kat op de koord (tv-serio)
  • De Driestuiversopera (1969)
  • Keromar (tv-serio) (1970)
  • Het zwaard van Ardoewaan (tv-serio) (1972)
  • Ik ben het, liefje (1975)
  • Mijnheer Halverwege (1987)
  • Ons Geluk (tv-serio) (1995)
  • Als de Bladeren in Vallombrosa (1996)
  • De Thuiskomst (1997)
  • Gelukkige dagen (2000-2001)
  • Stille Waters (tv-serio) (2001)
  • Visiting Mr. Green (2001-2004)
  • Wittekerke (tv-serio) (2003)
  • Schoon kind (2004)
  • Onder de Wolken (2005)
  • Thuis (tv-serio) (2005)
  • De Kavijaks (tv-serio) (2005)
  • Die Bluthochzeit (filmo) (2005)
  • Vidange Perdue (filmo) (2006)

Eksteraj ligiloj redakti