La Narina trogono, Apaloderma narina, estas mezgranda birdo (ĝis 34cm longa) tre verda el la familio de Trogonedoj. Multaj el tiuj birdoj havas belkolorajn plumaron, tre ofte distingaj inter maskloj kaj inoj. Ĉe tiu ĉi specio la masklo havas ege verdajn suprajn partojn, grizecajn flugilojn, brilruĝajn subajn partojn kaj makulojn de blua haŭto en la vizaĝo. La ino havas brunan vizaĝon, purpurverdan plumaron, bluan cirklon ĉirkaŭ ĉiu okulo kaj estas ne tiom ruĝe sube. La longa vosto estas blanka sube kaj grizblua supre kun blanka vertikala bordo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Narina trogono
Mozambika psoxtmarko kie videblas la ĉefaj trajtoj de la specio: verda mantelo, ruĝa ventro, longa vosto kaj blua okulmakulo
Mozambika psoxtmarko kie videblas la ĉefaj trajtoj de la specio: verda mantelo, ruĝa ventro, longa vosto kaj blua okulmakulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Apaloderma
Specio: A. narina
Apaloderma narina
(Stephens, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Narina trogono estas disvastigita en arbaroj tra Afriko, el Sieraleono tra la tuta marbordo de la Gvinea Golfo kaj el Etiopio suden tra Orienta Afriko ĝis Sudafriko kaj Kongo. Ĝi nestumas en arbotruo. La dieto konsistas ĉefe el insektoj kaj etaj senvertebruloj.

Tiu bela membro de la trogonoj estis nomita tiele laŭ Narina, la koja kunulino de la franca ornitologo François Le Vaillant.

Disvastigita tra ties granda teritorio, la Narina trogono estas konsiderata kiel Malpli Zorgiga ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti