Narkoti signifas meti en staton de ĝenerala anestezo, t.e. de artefarita dormo kun malpliiĝo de unu aŭ pluraj funkciaj aktivecoj (de la korpo). Tia artefarita dormo poste estas nomata narkozo.

Narkotan substancon oni nomas narkotaĵo aŭ, pli klare, narkotilo.