La Narmer-paletro estas mondkonata kosmetika paletro. Ĝi ricevis sian nomon pro figurigo de la fruegipta reĝo Narmer, kiun kelkaj sciencistoj identigas kun Menes.

Antaŭa flanko
Dorsa flanko

Trovejo kaj priskribo redakti

La Narmer-paletro venas el Hierakonpolis. Ĝi estas farita el polurita ardeo kaj estas ĉirkaŭ 64 centimetrojn granda. La paletro estas ornamita ambaŭflanke kaj preskaŭ tute nedamaĝita. Ĝi estas ekspoziciita hodiaŭ en la Egipta Muzeo en Kairo.

La supra pinto de la paletro estas ornamita ambaŭflanke kun frontaj vizaĝoj de la bovino-diino Bat. Sur ambaŭ flankoj estas figurigita la reĝo Narmer: unufoje kun la Ruĝa Krono (por suba Egiptio), denove kun la Blanka Krono (por supra Egiptio).

Antaŭa flanko redakti

La fronto de la paletro montras la venkon de Narmer. Akompanita de la Horus-servistoj, reprezentita kiel progresanta procesio, kiu konsistas el standardo-portantoj, li inspektas la murditajn malamikojn. Ankaŭ ĉifoje, li estas akompanata de sandal-portisto. Antaŭ li estas la plej malnova bildo de portanto de leoparda felo (tjet). Estas interesa la reprezento de du longkolaj leopardoj en la sekcio pli sube, kiu reprezentas Narmer-on kiel reganton super ambaŭ partoj de Egiptujo en la kunteksto de la Festivalo de Unuiĝo (Antikva Egiptio). La longkoloj estas ŝnuritaj de du servistoj kadras la ejon por froti la kosmetikaĵojn. La malsupra sekcio montras homon kaj damaĝitan urbomuron, ambaŭ subtretita de taŭro. La taŭro estas reprezentanto de la reĝo.

Dorsa flanko redakti

Narmer estas montrita ĉe la tradicia figurigo pri mortobato je malamiko, kiu genuas sur la planko antaŭ li. Li levas je mortobato la klabon, malantaŭ li denove staras sandal-portisto.