Naro

komunumo de Italio

Naro estas komunumo de [[Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Agriĝento. Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 007 loĝantoj.

Naro
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco AG Agriĝento
Geografia situo 37° 18′ N, 13° 48′ O (mapo)37.313.8Koordinatoj: 37° 18′ N, 13° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 600 m
Areo 207 km²
Loĝantaro 7007 (2023)
Loĝdenso 34 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Agrigento, Caltanissetta (CL), Camastra, Campobello di Licata, Canicattì, Castrofilippo, Delia, Favara, Licata, Palma di Montechiaro, Ravanusa, Sommatino (CL)
Patrono San Calogero
Festa tago 18-a de junio
Nomo de loĝantoj naresi
Poŝtkodo 92028
Imposta kodo F845
Kodo laŭ ISTAT 084026
Telefona prefikso 0922
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
Kastelo de Naro
Preĝejo de San Francesco

Situo kaj datumoj redakti

Naro situas ĉirkaŭ 29 kilometrojn (per aŭto) oriente de Agrigento, ĉirkaŭ 520 metrojn super la marnivelo. La komunumo ampleksas areon de ĉirkaŭ 207 km². Ĉefe la loĝantoj vivas de la agrikulturo kaj de la teksaĵindustrio.

La najbaraj komunumoj estas Caltanissetta (CL), Camastra, Campobello di Licata, Canicattì, Castrofilippo, Delia (CL), Favara, Licata, Palma di Montechiaro, Ravanusa kaj Sommatino (CL).

Historio redakti

La urbo fondiĝis sub la araba regado kaj kreskis en la 12a jarcento. Sub Frederiko la 2-a ĝi fariĝis reĝa urbo. Poste la urbo apartenis al la familio Chiaramonte, kiu konstris laŭ la stilo de Chiaramonte kastelon anstataŭ la araba fortikaĵo. Ankaŭ ili konstruis diversajn preĝejojn. Poste la urbo denove apartenis al la reĝaj posedaĵoj.

Vidindaĵoj redakti

En la urbo redakti

  • La kastelo de Chiaramonte konstruiĝis en la 14a jarcento.gelebt hat.
  • La preĝejo de San Giovanni Battista ĉe la strato Dante konstruiĝis en la 17a jarcento.
  • La ruino de la "Chiesa Matrice Vecchia" devenas ankoraŭ de la gotika tempo.
  • La nova preĝejo "Chiesa Matrice" konstruiĝis en la 18a jarcento kaj iam estis preĝejo de la Jesuitoj.
  • La preĝejo "San Francesco" konstruiĝis en la 13a jarcento; en la 1635 okazis renovigo kaj la preĝejo ricevis fasadon laŭ la sicilia baroko.
  • Oni komencis konstrui la preĝejon "San Salvatore" en la 16a jarcento, sed oni ne finkonstruis ĝin.
  • La preĝejo "Santa Catarina" estas de la 14a jarcento.
  • La Gaetano-Palasto en la Via Dante posedas fantastikan fasadon kun scenaj murpentraĵoj.
  • En eksa monaĥejo el la 13a jarcento hodiaŭ esas la urbodomo kaj la biblioteko de Feliciana.

Ekster la urbo redakti

Sude de Naro estas la monto Castellazzo di Camastra. Ĝi situas inter Camastra kaj Palma di Montechiaro. Ĉe elfosaĵoj oni trovis frukristanaj katakombojn.

Eksteraj ligiloj redakti