Natalija Kasymova
kantistino
Natalija Kasymova estas taĝika kantistino, kantanta kanzonojn de diversaj stiloj kaj landoj. Ŝi ofte partoprenas en Esperanto-aranĝoj. Ŝi instruis la germanan lingvon kaj Esperanton en blindula lernejo en Duŝanbo. Ĉirkaŭ la jaro 2001 ŝi translokiĝis al Marburg (Germanio), kie ŝi nun loĝas kun germana edzo (kiu estas, same kiel ŝi, blindulo).
Natalija Kasymova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1955 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Taĝikio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |