Nathalie Dechy

franca tenisistino

Nathalie Dechy - naskiĝis la 21-an de februaro 1979 en Les Abymes, Gvadelupo - estas eksa profesia tenisistino. Sum ŝia longa profesia tenisa kariero inter 1994 kaj 2009, ŝi partoprenis 54 sinsekvajn grandŝlemajn turnirojn, la renomaj turniroj Wimbledon en Londono, Roland Garros en Francio, US Open kaj Australian Open. Krome ŝi ankaŭ partoprenis la tenisajn turnirojn en la Somera Olimpiko 2000 de Sidnejo kaj la Somera Olimpiko 2004 de Ateno. En la ranglisto de la Virina Tenisa Asocio, ŝia plej bona jaro estis 2005, kiam ŝi finis la jaron je la 12-a rango tutmonde. Ŝi estas la filino de kebekia patrino kaj de franca patro, Michel Dechy, instruisto, tenisa trejnisto kaj ekde 1998 entuziasma esperantisto, kiu interalie de decembro 2015 ĝis decembro 2022 estis prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio aktiva en la franca administra regiono Hauts-de-France. Ekde 2017, ŝi profesie estas konsilantino de la sportklubo Olympique Lyonnais.

Nathalie Dechy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1979 (1979-02-21) (45-jaraĝa)
en Les Abymes
Lingvoj franca
Loĝloko Tournai
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Michel Dechy
Okupo
Okupo tenisisto
vdr
en 2007 en la renoma turniro US Open