Navadijos [nabaDIĥos] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco.

Navadijos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 5° 5′ U (mapo)40.425833333333-5.0836111111111Koordinatoj: 40° 26′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 525 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navadijos (Provinco Avilo)
Navadijos (Provinco Avilo)
DEC
Navadijos
Navadijos
Situo de Navadijos
Navadijos (Hispanio)
Navadijos (Hispanio)
DEC
Navadijos
Navadijos
Situo de Navadijos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navadijos [+]
vdr
Navadijos en la provinco Avilo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 32 loĝantojn. Ĝi perdis 260 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 51 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Garganta del Villar, Cepeda la Mora, San Martín de la Vega del Alberche, Navarredonda de Gredos, Hoyos de Miguel Muñoz kaj San Martín del Pimpollar.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La mezepoka domaro formis parton de la sexmo de la Sierra de Piedrahíta, integrita en Valdecorneja, senjorlando apartenanta el la 14-a jarcento ĝis la 19-a jarcento al familio Álvarez de Toledo, dukoj de Alba.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas preĝejo, ermitejo kaj pontoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti