Santa María del Berrocal

(Alidirektita el Navahermosa de Corneja)

Santa María del Berrocal [santamaRIa delberoKAL] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Santa María del Berrocal estas komprenebla etimologie kiel Sankta Maria de la Rokaro, alude al la hegemonia pejzaĝo per loknomo kaj pejzeĝnomo "berrocal" kiu estas tre ofta en Hispanio.

Santa María del Berrocal
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 374  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 5° 24′ U (mapo)40.509444444444-5.4063888888889Koordinatoj: 40° 31′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 052 m [+]
Areo 28,34 km² (2 834 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María del Berrocal (Provinco Avilo)
Santa María del Berrocal (Provinco Avilo)
DEC
Santa María del Berrocal
Santa María del Berrocal
Situo de Santa María del Berrocal
Santa María del Berrocal (Hispanio)
Santa María del Berrocal (Hispanio)
DEC
Santa María del Berrocal
Santa María del Berrocal
Situo de Santa María del Berrocal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María del Berrocal [+]
vdr
Santa María del Berrocal en la provinco Avilo.
Monumento al tolproduktistoj.
Iama ornamita vendejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Santa María del Berrocal, Navahermosa de Corneja kaj Valdemolinos je po 2 km el la unua; ĝi okupas totalan areon de 28,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 373 loĝantojn. Ĝi perdis 330 loĝantojn el 1991 (je la kreo de la municipo) pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la provinco Salamanko. Trafluas la municipon la riveroj Corneja kaj Tormes.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis flora teksindustrio kaj rilata komercado.

Aliaj tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti