Navalmoral de la Sierra

Navalmoral de la Sierra [nabalmoRAL delaSJEra] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe ĉe la deklivaro de la Montaro Paramera, inter la Sierra de Gredos kaj la Natura Rezervejo de la Iruela Valo; kaj administracie al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navalmoral de la Sierra estas komprenebla etimologie kiel Altebenaĵo de la Morusarbo en la Montaro. Morusarbo aperas en la blazono.

Navalmoral de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 364  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 4° 46′ U (mapo)40.459722222222-4.7686111111111Koordinatoj: 40° 28′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1,045 m [+]
Areo 43,35 km² (4 335 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalmoral de la Sierra (Provinco Avilo)
Navalmoral de la Sierra (Provinco Avilo)
DEC
Navalmoral de la Sierra
Navalmoral de la Sierra
Situo de Navalmoral de la Sierra
Navalmoral de la Sierra (Hispanio)
Navalmoral de la Sierra (Hispanio)
DEC
Navalmoral de la Sierra
Navalmoral de la Sierra
Situo de Navalmoral de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalmoral [+]
vdr
Navalmoral de la Sierra en la provinco Avilo.
Panoramo: sur la V de la valo, maldekstre estas la vilaĝo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,35 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 340 loĝantojn (multe plie somere). Ĝi perdis 1 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 31 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 110 km de Madrido.

Ĝi limas kun Sotalbo, San Juan de la Nava, San Juan del Molinillo, Burgohondo kaj Navaluenga. Tra la teritorio fluas alfluanto de la rivero Alberĉe.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia ŝoseo. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej fruaj mencioj estas de 1090 1110, kaj de 1250 respektive. En 1293 Sanĉo la 4-a konfirmis la limojn de la teritorio. En la 14-a jarcento en Libro pri Montoĉasado oni mencias ĉasejojn en Navalmoral de ursoj kaj aproj de Navalmoral.

Estas preĝejo de la 16-a jarcento kaj estis ankaŭ ermitejo kaj aliaj vizitindaĵoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj mielproduktado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti