Navaquesera [nabakeSEra] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navaquesera estas komprenebla etimologie kiel Fromaĝprodukta Altbieno. Alude al montara medio kaj al fromaĝproduktado, nome brutobredado, aperas kaprino en la blazono.

Navaquesera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 4° 55′ U (mapo)40.425-4.9086111111111Koordinatoj: 40° 26′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 509 m [+]
Areo 9,16 km² ( 916 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navaquesera (Provinco Avilo)
Navaquesera (Provinco Avilo)
DEC
Navaquesera
Navaquesera
Situo de Navaquesera
Navaquesera (Hispanio)
Navaquesera (Hispanio)
DEC
Navaquesera
Navaquesera
Situo de Navaquesera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navaquesera [+]
vdr
Navaquesera en la provinco Avilo.
Navaquesera subneĝe.
Fonto ĉe placo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 49 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 135 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navalacruz, Navarredondilla, Hoyocasero, Navatalgordo kaj Navalosa. La municipa teritorio estas altmontara (pli ol 1 500 m) inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Dekomence ĝi apartenis al Burgohondo, eklezie ĝis fino de la 15-a jarcento. Ĝis la 19-a jarcento la vilaĝestroj kunsidis tie.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ĉefe brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti