Navardún [nabarDUN] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Navardún
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50686
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 1° 9′ U (mapo)42.5128138-1.1459925Koordinatoj: 42° 31′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 526 m [+]
Areo 24,504642 km² ( 245 0.4 642 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navardún (Provinco Zaragozo)
Navardún (Provinco Zaragozo)
DEC
Navardún
Navardún
Situo de Navardún
Navardún (Hispanio)
Navardún (Hispanio)
DEC
Navardún
Navardún
Situo de Navardún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navardún [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo de Navardún.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Cinco Villas, ĉirkaŭita de la teritorio de Sos del Rey Católico, krom mallonga limo nordoriente Urriés, kiu estas la plej proksima loĝloko, tute apude. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Ejea de los Caballeros. Ĝi estas unu de la municipoj kiuj formas la valon Valdonsella (la Bal d'Onsella en aragona). La municipo enhavas tri jenajn loĝlokojn: nome Navardún mem, Gordún kaj la senhomejo Gordués.

Gordún estas enklavo aparta de la cetero de la municipa teritorio, kaj limas norde kun Urriés kaj Los Pintanos, oriente kaj sude kun Sos del Rey Católico, escepte de malgranda lima sektoro kun la navara enklavo de Petilla de Aragón, sudoriente. Okcidente de la enklavo estas Isuerre.

La municipa teritorio estas trapasata de oriento okcidenten per la rivero Onsella, alfluanto de la rivero Aragón kiu elfluas en la Sierra de Santo Domingo kaj formas valon antaŭpirenean, ĝis iom malsupre de Sangüesa, jam en Navaro.

La loĝloko Navardún (526 msm) estas je 136 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata per ŝoseo A-1601 kun Sos del Rey Católico okcidente kaj kun apuda Urriés nordoriente. Iom sudoriente estas Isuerre, Lobera de Onsella kaj Longás, kaj pli sudoriente estas la enklavo de Petilla de Aragón.

Toponimio redakti

La plej frua dokumenta mencio de la loknomo («Nauardunum») estas de donaco de la jaro 880 farita al la monaĥejo Sankta Savinto de Leyre. Tradicie oni konsideris, ke la deveno de la loknomo estas indikita de la sufikso -dunum konsiderita de kelta deveno (kun signifo de kastelo aŭ fortikaĵo) en la sama zono por Navardún kaj por Gordún. La totala signifo estus tiukadre "fortikaĵo de Navaro" aŭ de "navaranoj".[1][2] Tamen aliaj ĵusaj studoj indikus devenon rilatan pli al homo ol al popolo, nome per la latina persona nomo Navarius, kio rezultus en la "fortikaĵo de Navarius".[3]

Historio redakti

La loko jam estis loĝata inter la 6-a kaj 2-a jarcentoj a.n.e., kvakam la arkeologio ankoraŭ ne ebligis precizigi la etnecon spite nombrajn trovitaĵojn en Navardún, Gordués kaj Gordún, kiuj apartenas al fina Neolitiko kaj Bronzepoko, krom kelkaj romiaj kaj mezepokaj.[4]

 
La kastelturo.

Laŭ dokumentoj de San Salvador de Leyre en 880 jam estis referenco de la loko (Navardunum).[5]​ La kastelo estis konstruita eble ĉirkaŭ la 8-a al 9-a jarcentoj, sed ĝia unua dokumenta mencio estas de 1198. Ĝi estas unu el la plej altaj de Aragono, kun la kastelo de Biel.[6] Tiu kastelo estis parto de la linio de defendokasteloj inter Loarre kaj Sos, nome la kasteloj de Royta, Petilla, Uncastillo kaj Sibirana, krom la turo de Layana. En la jaro 991 la reĝoj Sancho Garcés la 2-a kaj doña Urraca lo cedis ĝin al la monaĥejo de Leire.[7] En la 10-a jarcento oni dokumentis jam interesojn kaj ekleziajn rajtojn de Leire en Navardún.[8]

 
Turo (fone) kaj preĝejo.

En la 13-a jarcento, laŭ dokumento de la 15an de decembro 1243 en Tiermas, la abato Valesio kaj la cisteraj monaĥoj de Leire ratifis la cedon de havaĵoj kaj rajtoj en Navardún (inter aliaj lokoj) al la episkopo de Pamplono, nome Pedro Jiménez de Gazólaz kompense al perdoj okazigitaj pro la enkonduko de la cistera reformo.[9] Tio gravis je krucmilito entreprenita de la reĝo de Navaro, nome Teobaldo la 1-a. Pro konflikto kun tiu la episkopo rifuĝiĝis en Valdonsella, en la regno Aragono, ekster Navaro.[10][11][12] Dum la ĉeesto de tiu episkopo oni ekkonstruis la novan gotikan palacon kiun oni finkonstruis en 1254. Post tio, eniris Navardún kaj Valdonsella ĝenerale en ascenda progreso kiu faris la episkopon unu de la plej riĉaj de la estontaj episkopoj de Pamplono.[13] Kaj ĝi rezultos en disputo kun la najbaraj episkopoj, nome de Zaragozo kaj Jaca, kio finiĝos fine de la 17-a jarcento per enmeto de Navardún en la diocezo de Jaca post perado eĉ de la reĝo Karolo la 3-a.[14]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Castiliscar: oni malaltiĝis el 1 045 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 230 loĝantoj; do, oni perdis pli ol tri kvaronojn de la loĝantaro.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo ekzemple pro la Romanika Vojo de Cinco Villas.

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • La kastelturo estas la nura restaĵo de la iama fortikaĵo. Ĝi estas kvadrata, kaj havas krenelojn.
  • La preĝejo romanika de la 11-a jarcento, kun trisonorila sonorilturo kaj retabloj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.​
  • Krucmonumento de Morea.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Navardún inter 1842 kaj 2022:[15]

Loĝantara evoluo
18421877188718971900191019201930194019501960197019811991200120082022
16847546045841343950045241233930220611689554935

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Cortés Valenciano, p. 13.
  2. Berraondo Urdampilleta, Mª Jesús. «Datos históricos sobre Navardún y su castillo». Suessetania (7): 26-30. Citaĵo: ««Navardún era el pueblo o tribu de los Navar, los cuales se extendieron hacia el oeste poblando la actual Navarra, de quienes tomó el nombre» ».
  3. Cortés Valenciano, p. 36
  4. Enríquez Navascués et al., 1977, p. 246
  5. «Castillo de Navardún (Patrimonio Cultural de Aragón)».
  6. Colás Baigorri, José B. «Historia de Navardún».
  7. Ubieto Arteta, Antonio (1986). Documentos reales navarro-aragoneses hasta el año 1004. Colección Texto Medievales (72). Zaragoza: Anubar. pp. 132-133. ISBN 84-7013-218-0.
  8. Asín García, 2007, p. 85
  9. Fortún Pérez de Ciriza, Luis Javier (1992). «Documentación medieval de Leire: catálogo (siglos XIII-XV)». Revuo Príncipe de Viana (Pamplona: Institución Príncipe de Viana) 53 (195): 71. ISSN 0032-8472. Arkivita el originalo la 6an de aprilo 2019. Konsultita la 22an de aprilo 2019.
  10. Goñi Gaztambide, José (1957). «Los obispos de Pamplona del siglo XIII». Revuo Príncipe de Viana (Pamplona: Institución Príncipe de Viana) 18 (66): 95-155. ISSN 0032-8472. Arkivita el originalo la 6an de aprilo 2019. Konsultita la 22an de aprilo 2019.
  11. Asín García, 2007, p. 86
  12. Ripalda Gabás, 2012, p. 36
  13. Ripalda Gabás, 2012, pp. 36-38
  14. Ripalda Gabás, 2012, p. 39
  15. INE - Instituto Nacional de Estadística de España

Bibliografio redakti

  • Enríquez Navascués, Juan Javier; Fernández Eraso, Javier; González Sáinz, César; Labeaga Mendiola, Juan Cruz (1977). «Datos para la carta arqueológica de la Valdonsella». Caesaraugusta. Publicaciones del Seminario de Arqueología y Numismática Aragonesas (Institución Fernando el Católico) (41-42): 203-246. ISSN 2603-7645. Arkivita el originalo la 22an de Aprilo 2019. Konsultita la 22an de Aprilo 2019.
  • San Vicente, Ángel (1977). «Acotaciones documentadas para la historia del arte en Cinco Villas durante el siglo XVI». Estudios en homenaje al Dr. Eugenio Frutos Cortés (Zaragoza: Facultad de Filosofía y Letras de Universidad de Zaragoza): 367-445. ISBN 9788460008453. OCLC 4504795.
  • Piedrafita Pérez, Elena (2005). Las Cinco Villas en la Edad Media (siglos XI - XIII). Sistemas de repoblación y ocupación del espacio. Zaragoza: Institución Fernando el Católico. ISBN 84-7820-561-6.
  • Asín García, Nuria (2007). «Comarca de las Cinco Villas». Colección Territorio (Zaragoza: Gobierno de Aragón - Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales) (25). ISBN 978-84-8380-037-9. Arkivita el originalo la 10an de junio 2020. Konsultita la 17an de Aprilo 2019.
  • Abella Samitier, Juan (2008). «Entre Aragón y Navarra: el arciprestazgo de la Valdonsella a finales de la Edad Media». Revuo Príncipe de Viana (Pamplona: Institución Príncipe de Viana) 69 (243): 69-98. ISSN 0032-8472. Arkivita el originalo la 22an de Aprilo 2019. Konsultita la 22an de Aprilo 2019.
  • Abella Samitier, Juan (2011). «La comarca de la Valdonsella en las relaciones entre Aragón y Navarra a finales de la Edad Media». Revuo Príncipe de Viana (Pamplona: Institución Príncipe de Viana) 72 (253): 335-347. ISSN 0032-8472. Arkivita el originalo la 22an de Aprilo 2019. Konsultita la 22an de Aprilo 2019.
  • Ripalda Gabás, Carlos (2013). Navardún, historia de la Valdonsella. Zaragoza: C. Ripalda.
  • Gaspar, José Ramón (2016). Cruces, cruceros y peirones en las Cinco Villas de Aragón. Ejea de los Caballeros: Centro de Estudios de las Cinco Villas. ISBN 978-84-9911-420-0. Arkivita el originalo la 22an de Aprilo 2019. Konsultita la 22an de Aprilo 2019.
  • Cortés Valenciano, Marcelino (2015). «Los topónimos terminados en -ún en el Alto Aragón». Alazet: Revista de filología (27): 9-58. ISSN 0214-7602. Konsultita la 19an de Aŭgusto 2022.
  • Ripalda Gabás, Carlos (2016). Los tesoros ocultos de la Valdonsella. Zaragoza: Doce Robles. ISBN 9788494420344.

Eksteraj ligiloj redakti