Naves (Nordo)
Naves, prononco [nav], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 627 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Naves | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Cambrai | ||
Kantono | Cambrai-Est | ||
INSEE kodo | 59422 [+] | ||
Poŝtkodo | 59161 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59422 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 626 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50.2022222222223.3158333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 3° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 41 m - 80 m | ||
Areo | 5,19 km² ( 519 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Naves (Nord) [+] | |||
Geografio
redaktiNaves estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Naves etendiĝas sur 5,19 km². Ĝi situas 27 kilometrojn el Valenciennes.
Historio
redaktiOkaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Pierre Dhorme, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
redaktiNaves apartenas al la kantono Cambrai-Est, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.