Navojoa estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Navojoa. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26042.

Navojoa
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 85800
Telefonkodo 642
Kodo laŭ INEGI 26 042
Retpaĝaro http://www.navojoa.gob.mx
Politiko
Urbestro José A. Mendívil López (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 144 598
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 27°5′N 109°27′U  /  27.083°N, 109.45°U / 27.083; -109.45 (Navojoa) (mapo)
Alto 40 m
Areo 4 380,7 km²
Horzono UTC -7
Situo de Navojoa en (Meksiko)
Situo de Navojoa en (Meksiko)
DMS
Situo de Navojoa en
Situo de Navojoa en
Situo de Navojoa en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navojoa Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 157729 loĝantojn kaj tiel temas pri la 5-a plej granda urbo en Sonora. El tiuj estis 78242 viroj kaj 79487 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4380,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 40 metroj super la marnivelo. Aliaj loĝlokoj de la komunumo estas: Tesia, San Ignacio Cohuirimpo, Guadalupe, Guayparin, Tetanchopo, Santa María del Buaraje, Agiabampo, Masiaca, Camoa, Bacabachi kaj Pueblo Viejo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 390 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 94939 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 89236 scipovis legi kaj skribi kaj 5641 personoj estis analfabetoj. Do 5,94 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 124633 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 7,378 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 5,92 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

En la teritorio de la komunumo de Navojoa en la antaŭhispana tempo vivis indiĝenoj kun la nomo majooj, kies historio forte estas ligita kun la samnoma valo kaj rivero. La nomo de la komunumo venas de la majoa lingvo kaj signifas "domo de la nopaloj".

En la jaro 1533 esplorvojaĝo de Diego de Guzmán venis al la regiono. 1593 la kapitano Diego Martínez de Hurdaide konkeris la teritorion de la majooj kaj ĝi fariĝis parto de la kolonio. Post 1610 venis jezuitaj misiistoj. Plej konataj estas la pastroj Andrés Pérez de Rivas kaj Pedro Méndez. Navojoa fariĝis misieja vilaĝo. La ĉefurbo de la komunumo origine situis je la maldekstra flanko de la rivero "Mayo". Tiun parton oni hodiaŭ konas sub la nomo "Pueblo Viejo" (hispane: malnova vilaĝo). La nuna urbo de Navojoa origine estis stacio de la sudpacifika trajnvojo, konstruita en 1907. En decembro 1914 okazis grava inundo en la malnova Navojoa kaj poste la plimulto de la vilaĝo translokiĝis al la terenoj proksime de la trajnstacio. Je la 17-a de decembro 1917 la aŭtoritatoj permesis la ŝanĝon de la ĉefurbo kaj la nova Navojoa fariĝis la ĉefurbo. Ekde la 6-a de julio 1923 Navojoa fariĝis urbo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Navojoa[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)