La neŭrolingvistiko studas la mekanismojn de la homa cerbo kiuj faciligas la sciaron, komprenon kaj akiron de la lingvokapablo, ĉu parole, skribe aŭ per signoj establitaj el onia sperto aŭ el la propra programado. Pro sia interfaka naturo, la neŭrolingvistiko establas sian metodologion kaj sian teorion el kampoj kiel la neŭroscienco, la lingvistiko, la kognosciencoj, la neŭrobiologio, la neŭropsikologio kaj la komputiko. Multa laboro en neŭrolingvistiko estas bazata sur modeloj psikolingvistikaj kaj teoria lingvistiko kaj estas centrata ĉirkaŭ la esplorado pri kiel la cerbo povas plenumi la procezojn kiujn la lingvistiko kaj la psikolingvistiko proponas kiel necesaj por produkti kaj kompreni la lingvokapablon.

Areoj de Brodmann numeritaj

La neŭrolingvistiko studas la fiziologiajn mekanismojn per kiuj la cerbo procezas la informaron rilatan al la parolkapablo kaj pritaksas teoriojn kaj lingvistikajn kaj psikolingvistikajn, uzante la afaziologion, la cerban bildigon, la elektrofiziologion kaj la komputajn modelojn.

Bibliografio redakti