Filadelfeia-Ĥalkidona (greke Φιλαδέλφεια-Χαλκηδόνα), ekde 2017 oficiale Nea Filadelfeia-Nea Ĥalkidona (greke Νέα Φιλαδέλφεια-Νέα Χαλκηδόνα), do Nova Filadelfeia-Nova Ĥalkidona, estas municipo en la historia regiono Atiko, Grekio. Ĝi estas norda antaŭurbo de Ateno, kaj situas en la administra regiono Atiko kaj la regiona unuo centra Ateno. Tiel ĝi apartenas al la centra parto de la Atena Metropola Areo (greke Μητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας). Laŭ la stato de 2011, en la municipo vivis 35 556 loĝantoj sur areo de 3,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 877 loĝantoj/km².
Eksteraj ligiloj
redakti