Esperanto-Asocio Nebrodi
regiona Esperanto-grupo en Sicilio, Italio
(Alidirektita el Nebrodi Esperanto Asocio)
Esperanto-Asocio Nebrodi (itale Associazione Esperanto Nebrodi) estas organizo en Sicilio, kiu aktivas por lingva egalrajteco kaj protektado de la lingva diverseco en la areo de la montoj Nebrodi.
Esperanto-Asocio Nebrodi (Associazione Esperanto Nebrodi) | ||
---|---|---|
organizaĵo ![]() | ||
Lando(j) | Sicilio | |
Sidejo | Capo d'Orlando | |
La asocio fondiĝis la 15-an de decembro 2018 en Capo d'Orlando, kie estas la sidejo.
Fine de 2019 la komunumo Naso estis deklarita Esperanto-urbo, laŭ iniciato de la Esperanto-Asocio Nebrodi.
Ĝia prezidanto estas la universitata profesoro Antonio Matasso.