Naso (Italio)

komunumo de Italio

Naso estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Najbaraj komunumoj estas Brolo, Capo d'Orlando, Castell'Umberto, Ficarra, Mirto, San Salvatore di Fitalia kaj Sinagra. La patrono estas Sankta Cono, arkimandrito de la Grek-Sicilia Eklezio naskita en Naso en 1139 kaj mortinta tie en 1236.

Naso
Naso
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 38° 7′ N, 14° 47′ O (mapo)38.11666666666714.783333333333Koordinatoj: 38° 7′ N, 14° 47′ O (mapo)
Alto super marnivelo 490 m
Areo 36 km²
Loĝantaro 3462 (2023)
Loĝdenso 94 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Brolo, Capo d'Orlando, Castell'Umberto, Ficarra, Mirto, San Salvatore di Fitalia kaj Sinagra
Patrono sankta Konono aŭ sankta Cono
Festa tago 1-a de septembro
Nomo de loĝantoj nasitani
Poŝtkodo 98074
Imposta kodo F848
Kodo laŭ ISTAT 083060
Telefona prefikso 0941
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La urbo estis la naskiĝloko de la fama sicilia kontraŭfaŝisto Francesco Lo Sardo.

Fine de 2019 Naso estis deklarita Esperanto-urbo, laŭ iniciato de la Nebrodi Esperanto Asocio prezidita de la universitata profesoro Antonio Matasso[1].

Referenco redakti

  1. La Komunumo Naso estas kandidato poer Esperanto-urbo (itale) el sicilia retogazeto "I Nuovi Vespri."

Eksteraj ligiloj redakti