Negru Vodă

urbo en nuna Rumanio

Negru Vodă - prononco [negru vodǝ], historie ankaŭ Cara Omer, turke Karaömer - estas urbeto en la distrikto Constanța, Rumanio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 616 loĝantoj sur areo de 164 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km²; en 2002 estis 5 552 loĝantoj. La administre apartenantaj vilaĝoj estas Darabani, Grăniceru kaj Vâlcelele.

Negru Vodă
urbeto en Rumanio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
hist. regiono Dobroĝo
Poŝtkodo 905800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 616  (2021) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 49′ N, 28° 13′ O (mapo)43.8180555628.2125Koordinatoj: 43° 49′ N, 28° 13′ O (mapo) [+]
Alto 160 m [+]
Areo 164 km² (16 400 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Negru Vodă (Rumanio)
Negru Vodă (Rumanio)
DEC
Situo de Negru Vodă

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Negru Vodă [+]
vdr

Ĝi situas 55 km sudokcidente de la distrikta ĉefurbo, Konstanco (Rumanio), proksime al la bulgara-rumana limo.

Historio

redakti

Ĝin fondis en 1715 turkaj setlantoj. La turka nomo de la komunumo estis Karaömer, rumane Cara Omer, ĝis 1926, kiam ĝi ricevis la nunan nomon. Oni rang-altis ĝin al urbo en 1989.

Famaj naskiĝintoj de la urbo

redakti
  • Alexandru Clenciu (n. en Negru Vodă 9-an decembro 1913, m. la 25-an de julio 2000): karikaturisto.

Eksteraj ligiloj

redakti