Neizotropeco
Neizotropeco [1] (malo de izotropeco) estas propreco per kiu determinita objekto, laŭ sia materia aŭ ties fizika aspekto, havas karakterizojn kiuj varias laŭ la konsiderita direkto.

Ekzemple, la radiado de anteno povas esti neizotropa se la kampo generita varias laŭ la direkto de disradiado; materialo povas esti neizotropa se ĝiaj fizikaj karakterizoj (elektra kaj termika konduktivecoj, optikaj proprecoj) aŭ ĝia mekanika aktiveco (rigideco, rezistanco, tenaceco...) estas malsama en laŭlonga kaj tranversa direkto. Iasence, neizotropeco karakterizas, rilate la direkton, kion la mishomogeno prezentas rilate la spacon.
En la materialoj ofte tiu propreco reflektas la atoman strukturon de la materialo mem; same kiel okazas ekzemple ĉe la kristaloj kaj rokoj, kie ĝi estigas la dependecon de la fizikaj proprecoj el la propagada orientado de la elastaj kampoj.

Neizotropecoj de la kosma fona radiado Redakti
Malgraŭ sia kvazaŭa izotropeco, la fona kosma radiado kunhavas, ĉiukaze, malgrandajn neizotropaĵojn divideblajn en primarajn kaj sekundarajn.
- la primaraj neizotropaĵoj originiĝas el disiĝo (ankaŭ difuzo aŭ dispersiĝo, esperante); la fotonoj konservas la informojn pri la kondiĉoj en kiuj okazis la difuzo.
- la sekundaraj neizotropaĵoj estas, kiuj originiĝas dum la marŝado de la fotonoj el la surfaco de disiĝo kaj estas jenaj:
- komenca ISW
- fina ISW
- efiko Rees-Sciama
- efiko Vishniac
- gravita Lensado
- efiko Sunyaev-Zel'dovich.
Notoj Redakti
- ↑ http://vortaro.net/#anizotropa Anizotropeco estas evitenda laŭ NPIV