Disperso
apartigilo
Disperso (ne bezonas krei la neologisman terminon dispersio) estas derivita de la latina vorto dispergere ("etendiĝi, disiĝi").
Aparte temas pri:
- en optiko, la disigo de lumo je koloroj[1] (ekzemple angle, germane, france Dispersion, hispane Dispersión, itale Dispersion, litove kaj latve Dispersija, slovene Disperzija ktp);
- en ondmekaniko, la disigo de la ondolongoj de ondo post trairado de iu medio pro iliaj malsamaj rapidoj en tia medio;
- en kemio,
- kunesto de almenaŭ du (likvaj aŭ pulvoraj) substancoj, kiuj ne aŭ apenaŭ miksiĝas aŭ ne kemie reagas ĝis homogena aŭ homogenaspekta maso[2] (komparu la fenomenon de suspensio, kiam likvo kaj diserigitaj eroj de solido forte, kvankam ankaŭ ne komplete, intermiksiĝas);
- en kvantuma mekaniko, "la londona dispersa forto", malforta altira forto inter du atomoj aŭ molekuloj, ekestanta pro spontanea polarigo de unu (aŭ ambaŭ) de tiuj eroj;
- en hidrologio, la (pli)egaligon de komence diversaj koncentraĵoj de substancoj en likvaĵo (iom simile al difuzo);
- en surfaca kemio (aŭ surfacoscienco), la rilato de surfacaj atomoj al sumaj atomoj de solida ero aŭ de nanometra partiklo;
- en radiprotektado, la etendiĝon de radioaktiva nubo;
- en astronomio, la rapideca disperso (), statistika unuo pri la rilato de rapidecoj de partikloj kompare al fiksa sistemo.
- en biologio, la disiĝo de individuo for de sia habitato, per kiu konsekvencoj sur ĝia populacia genetiko povas okazi.
La termino krome en specifaj signifoj ankaŭ uzatas en matematiko, ornitologio, financa teorio kaj statistiko. Aparte pri statistiko, disperso estas ĝenerala termino por esprimi kioma varion de kvanto, ĝi estas mezurata per aŭ varianco () aŭ norma devio ().
Atentu ke fenomenoj en iuj naciaj lingvoj nomataj per terminoj similaj al la vorto "disperso", en Esperanto notiĝas per la termino varianco.
Rilate al la rusa lingvo, kiu uzas la terminon "disperso" pri la esperanta "varianco":
- Varianco, en probablokalkulo kaj statistiko de hazarda variablo, t.e. mezuro de ĝia statistika disvastiĝo (ruse Дисперсия случайной величины).
Notoj
redakti- ↑ vidu ekzemple la vorton "disperso" en Reta Vortaro (kvankam en Reta Vortaro nur menciiĝas optika signifo, dum la termino ankaŭ uzatas almenaŭ en ĥemio, probable en balistiko, kaj eble eĉ en plia senco)
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro: vidu la difinojn de "dispersi" en vortaro.net