Suspensio
miksaĵo

Suspensio (de la latina vorto suspendere „pendigi, lasi en ŝveba stato“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas heterogena miksaĵo el likvaĵo kaj malgrandaj eroj de solida substanco, kiuj per kirliloj kaj ofte helpe de pliaj helpaj kemiaĵoj estas tenataj en ŝveba stato ene de la likvaĵo. Kiam ne movata, la du partoj de suspensiaĵo iom post iom tendencas disiĝi - ofte la malgrandaj eroj de la solida substanco sinkas suben kaj tiam estas sedimento.


Vidu ankaŭ
redakti