Nekontaktitaj popoloj

Nekontaktitaj popoloj, ankaŭ nomitaj kiel izolitaj homojperditaj triboj, estas komunumoj kiuj vivas, aŭ vivis, aŭ per elekto (popoloj vivantaj en libervola izoliteco) aŭ pro cirkonstancoj, sen signifa kontakto kun tutmonda civilizo. Malmultaj homoj restis komplete nekontaktitaj fare de tutmonda civilizo. Aktivuloj por indiĝenaj rajtoj plendas ke tiaj grupoj estu lasitaj solaj, deklarante ke la malo influus kontraŭ ilia rajto al mem-determinado.[1] La plej multaj nekontaktitaj komunumoj situas en dense arbarkovritaj lokoj en Sudameriko, Nov-Gvineo, Hindio, kaj Centrafriko. Scio pri la ekzisto de tiuj grupoj venas plejparte de maloftaj kaj foje perfortaj renkontoj kun najbaraj triboj, kaj de aerfilmaĵo. Izolitaj triboj povas malhavi imunecon al oftaj malsanoj, kiuj povus mortigi grandan procenton de siaj homoj post kontakto.[2][3]

Membroj de nekontaktita tribo trafiraj en la subŝtato brazila Akro en 2009.

Referencoj redakti

  1. Nuwer, Rachel. Future – Anthropology: The sad truth about uncontacted tribes. BBC (2014-08-04). Alirita 2015-07-24.
  2. "Isolated tribe spotted in Brazil", BBC News, 2008-05-30. Kontrolita 2013-08-05.
  3. Adams, Guy, "Close camera encounter with 'uncontacted' Peruvian tribe", The New Zealand Herald, 2a de Februaro 2012.

Bibliografio redakti

  • "The Unconquered: In Search of the Amazon's Last Uncontacted Tribes," de Scott Wallace

Eksteraj ligiloj redakti