Pozitivaj kaj negativaj nombroj

(Alidirektita el Nenegativa)

Pozitiva nombro estas nombro kiu estas pli granda ol nulo, ekzemple 3. Negativa nombro estas nombro kiu estas malpli ol nulo, ekzemple −3. Nulo estas nek pozitiva nek negativa.

Nenegativa nombro estas reela nombro kiu ne estas negativa, do pozitiva nombro aŭ nulo. Nepozitiva nombro estas reela nombro kiuj estas ne pozitiva, do negativa nombro aŭ nulo.

En la kunteksto de kompleksaj nombroj, pozitiva kaj nenegativa implicas ke la nombro estas reela, ĉar por kompleksaj nombroj operacioj de ordo ("pli granda", "malpli granda") ne estas difinitaj.

Negativaj nombroj redakti

Negativa entjeroj povas esti difinitaj kiel vastigaĵo de la naturaj nombroj, tia ke ekvacio xy = z havu signifan solvaĵon por ĉiuj valoroj de x kaj y. La aliaj aroj de nombroj estas tiam farataj kiel sinsekvaj pluaj vastigaĵoj kaj ĝeneraligoj de entjeroj.

Negativaj nombroj estas utilaj por priskribi valorojn sur skaloj kiuj iras pli sube de nulo, kiel koordinato (ekzemple loko de iu objekto laŭ alto), temperaturo ktp.

Priskribo de pozitivaj kaj negativaj nombroj en komputiloj redakti

Por fari komputadon kun uzo de pozitivaj kaj negativaj nombroj en komputiloj necesas iel ilin priskribi kaj konservi en registriloj kaj memoro.

Vidu en artikolo pozitivaj kaj negativaj nombroj en komputado.


Vidu ankaŭ redakti