Neordinaraĵo (matematiko)

En matematiko, neordinaraĵo estas ĝenerale punkto, en kiu matematikaĵo estas ne difinita, aŭ punkto de neordinara aro, kie ĝi ne estas plu bonkondutanta en io speciala maniero, kiel nederivebleco. Ekzemple, la funkcio

sur la reela linio havas neordinaraĵon en la punkto x = 0, kie ĝi ŝajnas "eksplodi" al ±∞ , kaj ne estas difinita. La funkcio g(x) = |x| (rigardu absolutan valoron) ankaŭ havas neordinaraĵon en x = 0, ĉar ĉi tie ne estas derivebla. Simile, la grafikaĵo difinita per y2 = x ankaŭ havas neordinaraĵon en (0,0), ĉi-foje ĉar ĝi havas "angulon" (vertikalan tanĝanton) en tiu punkto.

La algebra aro difinita per y2 = x2 en la (x, y) koordinata sistemo havas neordinaraĵon (specialan punkton) en (0, 0), ĉar ĝi ne permesas tanĝanton tie.