Nestoro estas heroo de mitologia Grekio. Laŭ Homero li estis la plej aĝa, plej justa kaj ankaŭ la plej prudenta el ĉiuj aĥajaj estroj militantaj ĉe Trojo. Li estis estimata kaj honorata en tuta Helenio. Kiam li aliĝis al Agamemnona ekspedicio, regis jam al tria generacio de siaj submetitoj.

Nestoro
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Patro Neleo
Patrino Chloris
Gefratoj Periclymenus
Edzo/Edzino Eurydice of Pylos • Anaxibia
Infanoj Antiloĥo • Thrasymedes • Peisistratus • Polycaste • Perseus • Pisidice • Echephron • Stratius • Aretus
vdr

En sia junaĝo li famiĝis per multaj kuraĝaj agoj. Ankaŭ ĉe Trojo li eminentiĝis en batalo (ofte batalis eĉ kun pli junaj herooj). Kiel ununura el aĥajaj regantoj li provis likvidi konflikton inter Aĥilo kaj Agamemnono. El la milito li revenis nevundita, sed de certa morto savis lin lia filo Antiloĥo, kiam per sia propra korpo kaptis lancon ĵetitan kontraŭ Nestoro de batalema reĝo Memnono.

En Homera Odiseado vizitas lin Odisea filo Telemaĥo kaj petas pri konsilo, kiel trakti impertinentajn svatulojn de sia patrino Penelopo.

En parolfigura senco estas nestoro signata homo, kiu estas (ekzemple en certa areo de intereso aŭ scienco) la plej aĝa kaj plej sperta.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nestór en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti