New Super Mario Bros. Wii

New Super Mario Bros. Wii (New スーパーマリオブラザーズ Wii Nyū Sūpā Mario Burazāzu U~ī?) estas plataĵa flanke-rolumanta videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Wii en novembro 2009. Ĝi sekvas la ludon New Super Mario Bros.. Ĝi estas la unua ludo de la serio Super Mario kiu permesas al kvar homoj ludi samtempe. Ĝi estas la unua ludo de Nintendo kiu envahas "Super Guide", per kiu la rolulo povas moviĝi sen la helpo de la ludanto, por montri kiel solvi malfacilan nivelon. Por aspektigi la ludon pli unika, Nintendo elektis vendi la ludon en ruĝa skatolo, anstataŭ uzi la kutiman blankan.[1]

New Super Mario Bros. Wii

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Muziko Shiho Fujii
Produktoro Takashi Tezuka
Serio Super Mario
Platformo Wii
Ĝenro platforma videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo Wii Remote
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

La intrigo de la ludo similas al tiuj de la aliaj flanke-rolumantaj ludoj Super Mario. La ĉefa rolulo Mario devas plenumi diversajn nivelojn kaj mondojn por savi la princinon Peach el la ĉefa malamiko Bowser. Survoje, Mario kaj liaj kunuloj povas trovi diversajn plifortigilojn, kiel la kutimajn Fungon kaj Fajran Floron. La ludo enhavas 9 mondojn kaj sumon de 80 niveloj. La helpantoj de Bowser, Koopalings kaj Bowser Jr., provas malhelpi Mario en survojaj kasteloj.

New Super Mario Bros. Wii bone recenziĝis kaj vendiĝis. En septembro 2016, ĝi estas la 4-a plej vendita ludo de la Wii, pro pli ol 30 milionoj da unuoj venditaj.[2].

La ludo estas sekvata de New Super Mario Bros. 2, kiu aperis por la Nintendo 3DS en aŭgusto 2012, kaj New Super Mario Bros. U, kiu aperis por la Wii U en novembro 2012.

Referencoj redakti