NGUYEN Minh Kinh, laŭ vjetnama alfabeto Nguyễn Minh Kính (nask. en 1914, mortis je la 17a de aŭgusto 2002 en Hanojo) estis vjetnama Esperanto-tradukisto kaj -vortaristo kaj Honora Membro de UEA.

Nguyên Minh Kinh
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
Morto 17-an de aŭgusto 2002 (2002-08-17) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nguyễn estis kunfondinto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA) en 1956. De 1959 li estis dungito de la ŝtata "Fremdlingva Eldonejo" en Hanojo, en kiu li respondecis pri esperantigo de libroj kaj dokumentoj, precipe el la vjetnama aŭ franca. Li publikigis beletrajn tradukojn ĉe Fremdlingva Eldonejo en Hanojo, sed ankaŭ tradukis verkojn kun temoj ekonomiaj, politikaj, edukadaj, historiaj, kaj etnologiaj. En 1976 li emeritiĝis de sia posteno kiel profesia Esperanto-tradukisto ĉe la Fremdlingva Eldonejo, sed baldaŭ estis komisiita prizorgi la regulan tradukadon de la trimonata "Ilustrita Revuo Vjetnamio" (organo de la Ŝtata Informagentejo).

Esperanto-vortaristo redakti

La kernon de sia vortaro Nguyen verkis jam en 1959. Post sia emeritiĝo en 1976 kaj ĉefe post 1990 li reprenis la laborojn. En 1999 fine aperis lia 1400-paĝa Granda vortaro vjetnam-Esperanta. Postmorte en 2004 aperis lia alidirekta "Vortaro Esperanto-vjetnama – Vort- kaj frazfarado" en du volumoj.

Literaturo redakti

  • 1999: Memprezento de Nguyen en la antaŭparolo de lia vortaro vjetnama-esperanta, republikigita en Ipernity en 2009.