Sinjoro de la Bonfino

(Alidirektita el Nia Sinjoro de la Bona-fino)

La Sinjoro de la Bonfino, laŭ la katolika kredo, estas reprezento de Jesuo en la kruco dum lia mortmomento.

Preĝejo de Nia Sinjoro de la Bonfino en Pirenópolis, konstruita en 1750.

Historio redakti

La kulto de la Sinjoro de la Bonfino estas malnova tradicio el Portugalio, importita al Brazilo dum la koloniaj tempoj. En 1740, plenumante promeson, portugala ŝipestro Teodósio Rodrigues de Faria alportis statuon de la Sinjoro de la Bonfino de Setúbal (Portugalio) al Salvador de Bahio, en Brazilo. Kelkaj jaroj poste, frataro dediĉita al Sinjoro de la Bonfino fondiĝis kaj oni ekkonstruis preĝejon por loĝigi la statuon - la hodiaŭa Preĝejo de la Sinjoro de la Bonfino - en la malalta urboparto de Salvador. La preĝejo inaŭguriĝis en 1754, kaj siaj turoj estis finitaj ĉirkaŭe 1772.

Kulto redakti

La Sinjoro de la Bonfino ne estas Patrona Sanktulo de Bahio, sed lia kultado estas la ĉefa en la subŝtato, aparte ĉe Salvador. La Preĝejo de la Sinjoro de la Bonfino estas unu el la plej gravaj arkitekturaĵoj en Salvador, krom ejo de granda jare januara festo, kiam kreduloj lavas la ŝtuparo fronte al la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti