Fratrio

(Alidirektita el Frataro)

Fratrio estas PIV-aĵo, kiu signifas frataro. Tiu ĉi frataro ne nepre estas aro de parencoj, ĉar la homoj diversmaniere transasence uzis ĝin: La origino troveblas en la antikva Grekujo. En la tieaj urboŝtatoj la frataro estis la plej malgranda disdivida unuo de la socio. Gvidan pozicion en frataro ĉiam okupis estro de certa nobela familio. Tiu rolis kiel gvidanto kaj protektanto dum la aliaj estis dependaj subuloj. En etnologio kaj historiologio oni aplikas la nocion "frataro" ĝenerale je analogaj organizaj formoj en socioj organizitaj laŭ triboj.

Fratrio
organizaĵohoma komunumo
vdr

Ankaŭ sur religia kampo oni uzas la terminon "frataro" en la diversaj lingvoj: en la hispana lingvo "cofradía" signifas laŭ rekta traduko "kun-frataro" kaj estas religia societo de laikoj. Same la moravia Frataro-Unuiĝo (latine Unitas Fratrum) certe ne estas samgepatra idaro: temas pri prareformacia kristana komunumo.

Komparu kun redakti

Kurio ~ triba socio

Vidu ankaŭ redakti