Nicefora pintvostanaso
La Nicefora pintvostanaso (Anas georgica niceforoi), estis birdo jam formortinta kaj subspecio de la Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica), nome anaso de la grupo de plaŭdanasoj kaj subfamilio de Anasenoj. Ĝi estas unu el tri subspecioj, kaj troviĝis en centra Kolombio, sed iĝis formortinta en la 1950-aj jaroj, kaj la lasta estis vidata en 1952.[1]
Nicefora pintvostanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas georgica niceforoi (Wetmore & Borrero, 1946) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto redakti
La Nicefora pintvostanaso estis pli malhela kaj pli riĉa laŭ koloro ol la plej proksima alia subspecio, nome la Ĉilia pintvostanaso A. g. spinicauda, kun la kapo kaj kolo pli striecaj, la krono malhelbruna kaj kun malpli pinteca vosto.[1][2]
Distribuado redakti
La iama teritorio inkludis subtropikajn kaj moderklimatajn zonojn de nord-centra Kolombio, 1000–3000 m supermarnivelo en la supra valo de la rivero Cauca, la centra parto de la Cordillera Oriental, la Bogota Altebenaĵo kaj en Kundinamarko.[2]
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Anas georgica - Yellow-billed Pintail. Debra Bourne. Wildlife Information. Arkivita el la originalo je 2011-02-19. Alirita 2010-07-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-19. Alirita 2021-08-17.
- ↑ 2,0 2,1 Blake, Emmet Reid. (1977) Manual of Neotropical Birds: Spheniscidae (penguins) to Laridae (gulls and allies). Ĉikago: University of Chicago Press, p. 236. ISBN 9780226056418.