Anas estas genro de birdoj nome plaŭdanasoj. Ĝi inkludas platbekajn anasojn, fajfanasojn, krekojn, pintvostanasojn kaj kuleranasojn en nombraj subgenroj. Kelkaj fakuloj preferas levi tiujn subgenrojn al genran rangon.[1] Tamen, ĉar la moa-naloj estas tre proksimaj al tiu klado kaj povus esti evoluintaj pli poste ol kelkaj el tiuj stirpoj, temas pli pri foresto de plua revizio ol pri manko de neceso ke tiu genro estas tro speciariginta.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anas
Ino de Platbeka anaso (Anas platyrhynchos) kun idaro
Ino de Platbeka anaso (Anas platyrhynchos) kun idaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anasenoj Anatinae
Anas
( Linnaeus, 1758 pri la tipa specio Anas platyrhynchos)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sistematiko redakti

La filogenezo de tiu genro estas unu el la plej konfuzaj inter ĉiuj vivantaj birdoj. Priserĉado estas malhelpata de la fakto ke la radiado de la du ĉefaj grupoj de Anas – la grupoj de la krekoj kaj de la platbekaj anasoj – okazis en tre mallonga tempo kaj preskaŭ ĵuse, en mez-fina Pleistoceno. Krome hibridiĝo povus de longe esti ludinta gravan rolon en la evoluo de la genro Anas, kie subgenraj (kaj ekstersubgenraj) hibridoj regule ne malofte estas tute fruktodonaj.[1] La rilataro inter specioj estas multe malklarigita de tiu fakto, kaj informo pri DNA estas de dubinda valoro por solvi ties rilataron;[2] aliflanke, sekvencoj de nuklea DNA evoluas tro malrapide por solvi la filogenion de la subgenro Anas ekzemple.

Kelkaj ĉefaj kladoj devas esti klarigitaj. Ekzemple ke la tradicia subgenro Anas, nome la grupo de platbekaj anasoj, formas monofiletikan grupon (en izola senco, tio estas ne-holofiletika) neniam estis serioze pridiskutita fare de moderna scienco kaj estas tiom bona kiom konfirmata (sed vidu sube). Aliflanke la filogenio de la krekoj estas tre konfuza.

Pro tiuj tialoj, la stirpoj de plaŭdanasoj pli malproksime rilataj al la grupo de platbekaj anasoj (kio inkludas la tipan specion de Anas platyrhynchos) ol la fajfanasoj estus diskutate separataj en siaj propraj genroj. Tio inkludus la speciojn de la Bajkala kreko, la Marĉanaso, la punkteca nigrakrona grupo Punanetta, kaj la kuleranasoj kaj la aliaj bluflugilaj specioj. Ĉu la fajfanasoj, kiu estas tre distingaj laŭ morfologio[3] kaj kutimaro,[4] sed multe malpli laŭ analizoj per DNA,[5] estus ankaŭ konsiderataj distinga genro Mareca (inklude la Knaranason kaj la Falĉilanason) estas esence la ununura restanta punkto de pridisputado pri la afero de kiuj taksonoj restus en tiu genro kaj kiuj ne.

Specioj redakti

La suba aranĝo estas bazata sur nunaj morfologiaj,[3] molekulaj,[5][6] kaj kondutaj[4] karakteroj kaj prezentas ŝajnajn ĉefajn evoluajn grupigojn kompare al la subgenroj kie la specioj estis lokigitaj en diversaj epokoj.

 
Bajkala kreko, Anas formosa

Probable genro Sibirionetta – Bajkala kreko

Probable genro Querquedula – Marĉanaso (povus inkludi Punanetta)

Probable genro Punanetta

 
Spatelbeka anaso, Anas platalea

Probable genro Spatula – Bluflugilaj anasoj/Kuleranasoj kaj aliaj (polifiletika)

 
Amerika fajfanaso, Anas americana

Eble genro Marecafajfanasoj (povus inkludi Chaulelasmus kaj Eunetta)

Subgenro Chaulelasmus – Knaranaso

Subgenro Eunetta – Falĉilanaso

Subgenro Dafila – Pintvostanasoj

 
Pintvostanaso, Anas acuta

Subgenro Nettion – krekoj (parafiletika)

 
Nordamerika kreko, Anas carolinensis
  • Novzelanda klado (nesolvita situo)

Subgenro Melananas – Afrika nigra anaso

 
Flavbeka anaso, Anas undulata

Subgenro Anas – platbekanasoj kaj parencoj (povus inkludi Melananas)

 
La lasta masklo de Mariana anaso, ĉirkaŭ 1980
  • Amerika klado
    • Makulanaso, Anas fulvigula – foje inkludata en Anas platyrhynchos
      • Florida makulanaso, Anas fulvigula fulvigula – foje inkludata en Anas platyrhynchos
    • Oranĝkrura anaso, Anas rubripes – foje inkludata en Anas platyrhynchos
    • Meksika anaso, Anas diazi – foje inkludata en Anas platyrhynchos
 
Punktobeka anaso, Anas poecilorhyncha

Iam klasita en Anas:

Fosilioj redakti

 
Pacifika brovanaso, Anas superciliosa (ne fosilia)

Oni priskribis nombrajn speciojn de Anas el fosilio. Ties rilataro estas ofte sendetermina:

  • Specio Anas (fina Mioceno de Ĉinio)
  • Specio Anas (fina Mioceno de Rudabánya, Hungario)[7]
  • Anas greeni (fina Mioceno?/komenca Plioceno de Ash Hollow, Suda Dakota, Usono) – Nettion klado de ruĝverdaj kapoj (dubinda)?
  • Anas ogallalae (fina Mioceno?/ komenca Plioceno de Ogalalla, Kansaso, Usono) – Nettion klado de ruĝverdaj kapoj (dubinda)?
  • Anas pullulans (fina Mioceno?/ komenca Plioceno de Juntura, Kantono Malheur, Oregono, Usono) – Punanetta?
  • Anas cheuen (komenca-meza Pleistoceno de Argentino) – Dafila?
  • Anas bunkeri ( komenca -? meza Plioceno – komenca Pleistoceno de OkC Usono) – Nettion klado de ruĝverdaj kapoj?
  • Bermuda nefluga anaso, Anas pachyscelus (fina Pleistoceno de Shore Hills en Bermudo, Ok Atlantiko)
  • Anas schneideri (fina Pleistoceno de Little Box Elder Cave, Usono)

Kelkaj prahistoriaj akvobirdoj supozate parto de la grupo Anas jam ne plu estas klasataj en tiun genron, almenaŭ ne certe:

  • "Anas" basaltica (fina Oligoceno de "Warnsdorf", Ĉeĥio) estas ŝajne nedeterminata ardeo.
  • "Anas" blanchardi, "A." consobrina, "A." natator estas nune en Mionetta
  • "Anas" creccoides (komenca-meza Oligoceno de Belgio), "A." risgoviensis (fina Mioceno de Bavario, Germanio) kaj "A." skalicensis (komenca Mioceno de "Skalitz", Ĉeĥio), kvankam eble anseroforma, ne povas esti klasata certe inter modernaj birdoj entute.
  • "Anas" albae (fina Mioceno de Polgárdi, Hungario), "A." eppelsheimensis (komenca Plioceno de Eppelsheim, Germanio), "A." isarensis (fina Miocenode Aumeister, Germanio) kaj "A." luederitzensis (komenca Mioceno de Lüderitzbucht, Kalahari, Namibio) estas ŝajne de Anasedoj de neklara aliĝo; la unua povus esti maranaso.
  • "Anas" integra kaj "A." oligocaena estas nune en Dendrochen
  • "Anas" robusta estas nune provizore klasata en Anserobranta
  • "Anas" velox (meza – fina? Mioceno de C Eŭropo) kaj "A." meyerii (meza Mioceno de Öhningen, Germanio; eble la sama specio) ne ŝajnas aparteni al nuna genro; ili povus rezulti praulo de plaŭdanasoj.

Tre problemiga estas la klasado de la moa-nalok. Tiuj povus deveni el komuna praulo de la Pacifika brovanaso, de la Lajsana anaso, kaj de la Platbekanaso, kaj de nekonata kvanto de aliaj stirpoj. Filogenetike ili povus eĉ formi kladon ene de la tradicia genro Anas.[8] Tamen, male al tiuj specioj – kiuj estas bonaj reprezentantoj de la plaŭdanasoj ĝenerale – la moa-naloj estas la plej radikala eliro el la anseroforma baŭplano konata al la scienco. Tio bildigas la fakton ke en vera evolua senco, strikta filogenetika taksonomio povus esti malfacile aplikebla.

Vidu ankaŭ redakti

Anaso en komunuma lingvo.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Carboneras, C. (1992)
  2. e.g. Kulikova, I. et al. (2005)
  3. 3,0 3,1 Livezey, B. (1991)
  4. 4,0 4,1 Johnson, K. et al. (2000)
  5. 5,0 5,1 Johnson, K. & Sorenson, M. (1999)
  6. McCracken, K. et al. (2001)
  7. Mezgranda specio: Bernor, R. et al. (2002)
  8. Sorenson et al. (1999)

Referencoj redakti

  • Bernor, R.L.; Kordos, L. & Rook, L. (eds): Recent Advances on Multidisciplinary Research at Rudabánya, Late Miocene (MN9), Hungary: A compendium. Paleontographica Italiana 89: 3–36. PDF plena teksto
  • Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks: 536–629. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Johnson, Kevin P. McKinney, Frank; Wilson, Robert & Sorenson, Michael D. (2000): The evolution of postcopulatory displays in dabbling ducks (Anatini): a phylogenetic perspective. Animal Behaviour 59(5): 953–963 PDF plena teksto Arkivigite je 2006-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Kulikova, Irina V.; Drovetski, S. V.; Gibson, D. D.; Harrigan, R. J.; Rohwer, S.; Sorenson, Michael D.; Winker, K.; Zhuravlev, Yury N. & McCracken, Kevin G. (2005): Phylogeography of the Mallard (Anas platyrhynchos): Hybridization, dispersal, and lineage sorting contribute to complex geographic structure. Auk 122(3): 949–965. [angla kun rusia resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Erratum: Auk 122(4): 1309. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0949:POTMAP]2.0.CO;2
  • Livezey, B. C. (1991): A phylogenetic analysis and classification of recent dabbling ducks (Tribe Anatini) based on comparative morphology. Auk 108(3): 471–507. PDF plena tekstoArkivigite je 2012-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sorenson, et al. (1999): Relationships of the extinct moa-nalos, flightless Hawaiian waterfowl, based on ancient DNA. Proceedings of the Royal Society.

Eksteraj ligiloj redakti