La Bajkala kreko (Anas formosa) estas birdospecio nome anaso el la familio de anasedoj kun tre bunta bildokapo. Ili reproduktiĝas en orienta Rusio (norda kaj orienta Siberio) kaj vintras en Orienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bajkala kreko
Maskla bajkala kreko
Maskla bajkala kreko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anaso Anas
Specio: A. formosa
Anas formosa
Georgi, 1775
Konserva statuso
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj SibirionettaFormosaIUCN2019-2.png
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • SibirionettaFormosaIUCN2019-2.png
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • SibirionettaFormosaIUCN2019-2.png
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

     
    Bajkala kreko, masklo
     
    Masklo
     
    Masklo en iom eluzita plumaro; ĉiukaze klare videblas la speguleto kun la tri koloroj: blanka, bluecverda kaj ruĝecbruna alinternen

    La Bajkala kreko longas 40 cm (inter 39 kaj 43 cm), do estas iomete pli granda kaj pli longvosta ol la Kreko.

    La reprodukta masklo estas nekonfuzebla, kun rimarkinde bunta kapo triope diverskolora nome kun verda nuko, flava vango kaj malhelbruna krono. Ĉiu areo havas bordojn per blanka fajna strio, videbla ĉefe ĉirkaŭ la verda nukareo. Krome estas du ankaŭ fajnaj tre nigraj vertikalaj strioj (kun fajnegaj blankaj bordoj) nome unua kiel limo inter nukareo kaj vango kaj dua el okulo suben tra la tuta vango kaj poste al la suba bekobazo. Tiu bunta kapobildo estas tialo por la latina scienca nomo Anas formosa, kio signifas pli malpli “belega anaso”.

    La brusto estas helbruna kun malhelaj punktoj. Ties brustoflankoj estas rugecbrunaj kaj la malantaŭo kaj flankoj estas grizaj divide per tre blanka limostrio. La beko estas malhelgriza al nigreca.

    Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. La inkreko similas al femala Kreko, tio estas ĝenerale grizbruna birdo, sed kun pli longa vosto kaj post la bekobazo troviĝas blankeca makulo (simile al aliaj krekoj kiaj la Marĉanaso kaj la Bluflugila anaso, sed temas pri marko kiun ne havas la Kreko), hela gorĝareo kaj super la malhela okulstrio troviĝas hela brovostrio (superokulo) sub la pli malhela krono. La beko kaj la longaj kruroj estas grizaj.

    Pri tiuj "inoj" kiuj havas "bridajn" markojn en vizaĝoj, oni sugestis, ke almenaŭ ĉe kelkaj el tiuj bridaj "inoj," se ne ĉe ĉiuj, estas fakte junaj maskloj.[1] La junulo havas plumaron similan al tiu de la ino kaj povas esti distingata el la Komuna kreko pro la pala brida punkto. Ankaŭ la masklo for de la reprodukta sezono estas simila al ino, sed pli ruĝecbruna.

    Dumfluge videblas speguleto (duarangaj) bluecverdeca kun fajna ruĝeca bordo antaŭe kaj pli rimarkinda blanka bordo malantaŭe. La flugoplumoj estas pli malhelaj ol la cetero de la korpo. Kaze de la reprodukta masklo la bildo estas pli bunta kun ankaŭ verda antaŭ bordo de duarangaj kaj nigra subvosto.

    Vivkonduto redakti

    La konduto de la Bajkala kreko similas al tiu de la Kreko, sed ĝia flugmaniero ne estas tiom rapida kaj ne ŝanĝas tiom ofte direkton. Ĝia voĉo estas pli laŭta ol tiu de la Kreko. La maskla bajkala kreko havas la strangan, ridecan voĉon de "vot-vot" aŭ "pruup". La ina birdo mallaŭte anaskvakas.

    Tiu palearktisa birdo vivas ĉefe en Azio apud dolĉaj akvoj.

    Taksonomio redakti

    Molekulaj[2] kaj prikondutaj[3] informoj sugestas, ke ĝi ne havas proksimajn parencojn inter vivantaj anasoj kaj estu lokigita en distinga genro (aŭ almenaŭ distinga kaj propra subgenro); ĝi estas eble pli proksima al specioj kiaj la Marĉanaso kaj la Kuleranaso.

    Distribuado kaj habitato redakti

    Ĝi reproduktiĝas en la arbaraj zonoj de orienta Siberio el la baseno de la Jenisejo orienten al Kamĉatko, norda Korjakio, orienta Magadana provinco, norda Ĥabarovska regiono, sudorienta kaj norda Jakutio, orientcentra Irkutska provinco, kaj norda Krasnojarska regiono.

    Temas pri migranta specio, kiu vintras en Sudkoreio, Japanio, Tajvano, norda kaj orienta Ĉinio, el Pekino suben laŭ la marbordo al la limo kun Vjetnamio, kaj okcidenten al Junano kaj poste norden al Ĉongĉingo kaj Henano.[4][5]

    Ili reproduktiĝas en lagetoj en tundrobordo kaj en marĉaj arbaroj. Vintre ĝi troviĝas en freŝaj akvoj de malaltaj teroj.

    Tiu specio estas klasita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo pro ĉasado kaj detruo de siaj vintraj humidejaj habitatoj.[4] Tamen ĵusaj libroj asertas, ke la specio rekuperiĝas.[1]

    Estas ĉirkaŭ 300,000 Bajkalaj krekoj tutmonde.[6]

    Referencoj redakti

    1. 1,0 1,1 Dunn, John L.. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America, 5‑a eldono. ISBN 0-7922-5314-0.
    2. (1999) “Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence”, Auk (PDF) 116 (3), p. 792–805.  Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
    3. (2000) “The evolution of postcopulatory displays in dabbling ducks (Anatini): a phylogenetic perspective”, Animal Behaviour (PDF) 59 (5), p. 953–963. doi:10.1006/anbe.1999.1399.  Arkivigite je 2006-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
    4. 4,0 4,1 "IUCN"
    5. Clements, James. The Clements Checklist of the Birds of the World. Cornell University Press (2007).
    6. Planet Earth epizodo 1:, Televida serio, 3a Majo 2006, BBC.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti