La marĉanasokerkedulo (Anas querquedula) estas birdo el la anasedoj de la tipa genro Anas. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en 1758 laŭ ties nuna scienca nomo.[1] Kiel ĉe aliaj malgrandaj plaŭdanasoj kiaj la Komuna kreko, ankaŭ tiu specio leviĝas facile el akvo per rapida vadbirdeca flugmaniero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marĉanaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anaso Anas
Specio: A. querquedula
Anas querquedula
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties reprodukta habitato estas herbejoj apudaj al neprofundaj marĉoj kaj lagoj de stepoj.

Aspekto redakti

 
Masklo
 
Inoj

Ĝi grandas 37 al 40 cm longe kun 65 cm de enverguro kaj pezo de 380 g, tio estas iomete pli granda ol Komuna kreko, sed ĝia kolo estas pli maldika, la kaposupro estas pli plata, la beko pli rekta.

Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. La virbirdo estas rekonebla dum flugo pro bluecgrizaj flugilplumoj kun tre rimarkinda speguleto (duarangaj) blua kun blankaj ambaŭaj bordoj (ege rimarkinda dumfluge). Li havas brunan bruston, arĝentecblankan ventron, kaj ĉefe distinge en la malhelbruna kapo tre okulfrapan larĝan kaj kontrastan blankan brovostrion (superokulo) sur la kapo el la antaŭopkulo al la nukoflankoj mallarĝiĝante. La ŝultroplumoj estas nigra-blankaj. La resto de la plumaro estas griza, kun izolaj grizaj skapularaj plumoj. Li havas grizajn bekon kaj krurojn. Dumnaĝe li montras elstarajn blankajn bordojn en siaj triarangaj. Lia krono estas malhela dum la vizaĝo estas iom ruĝecbruna.[2]

Necesas zorgo por separi la malhelbrunan inon el la tre simila ino de Komuna kreko, sed la pli markataj vizaĝaj markoj kaj pli ofta kaposkuado dum plaŭdonaĝetado estas bonaj indikiloj. Eblas konfuzo ankaŭ kun la ino de la Bluflugila anaso, sed la kapo kaj bekoformo estas diferenca (pli svelta ĉe la Marĉanaso, dum tiu alia specio havas flavecajn krurojn. Pala superokulo, malhela okulstrio, pala bridopunkto bordata de dua malhela linio.[2]

Kutimaro redakti

 
Maskloj kun brovtringo proksime de Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato
 
En Uppalapadu, Andra-Pradeŝo, Barato
 
Maskloj en Kolkato, Barato
 
Maskloj kaj inoj en Kolkato, Barato
 
Maskloj kaj inoj proksime de Hodal en distrikto Faridabad de Harjano, Barato
 
En Uppalapadu, Andra-Pradeŝo, Barato
 
En Uppalapadu, Andra-Pradeŝo, Barato

La konduto, nutrado similas al tiu de Kuleranaso. Ĝia flugo similas al tiu de la Komuna kreko, la voĉo de la virbirdo estas rapida kniik-kniik; tiu de inbirdo (multe pli silentema) estas kvakado.

Ĝi vivas proksime al akvo. Tiuj birdoj manĝas ĉefe per horizontala plukado surface pli ol per vertikala plukoplonĝado. Ili manĝas ĉefe substancojn kaj animalajn kaj vegetalajn (fiŝetoj, etaj amfibioj, krustuloj, moluskoj, insektoj, vermoj, burĝonoj, folioj, radiketoj, greno).

Reproduktado redakti

Ili nestumas surgrunde meze de la vegetaĵaro. La ino demetas 8 al 11 ovojn kiujn ŝi kovas dum 21 al 23 tagoj. La idoj, frumaturaj (elnestiĝuloj), estas zorgataj de la ino kaj ekflugas post 5 al 6 semajnoj.

Distribuado redakti

Ili reproduktiĝas en multe de Eŭropo kaj okcidenta Azio, sed ĝi estas strikte migranta, kaj la tuta populacio moviĝas al suda Afriko, Barato (ĉefe ĉe Santragaĉi) kaj Aŭstralazio vintre,[3] kie povas vidiĝi grandaj anasaroj.

Marĉanasoj estas raraj reproduktantaj birdoj en la Brita Insularo, kaj plej parto reproduktiĝas en trankvilaj marĉoj en Norfolk kaj Suffolk. En Irlando kelkaj paroj nuntempe reproduktiĝas ĉiujare en Wexford. En Kamargo, Francio, tiu specio estas konata laŭ la nomo de cacharel [kaŝarEl], termino kiu la nimano Jean Bousquet adoptis en 1962 por nomigi sian markon de prêt-à-porter Cacharel.

La Marĉanaso estas unu el la specioj al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La statuso de la Marĉanaso en la IUCN Ruĝa Listo estas Malplej Zorgiga.[4]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Linnaeus, C.. (1758) Systema Naturae (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 126. “A. macula alarum viridi, linea alba supra oculos..”.
  2. 2,0 2,1 Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
  3. Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  4. IUCN, versio 2010.3, BirdLife International, 2009, 141529/0, Anas querquedula, konsultita la 25an de aŭgusto 2010

Literaturo redakti

  • Guide vert des Oiseaux du monde, Solar.
  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • John Gooders und Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6

Eksteraj ligiloj redakti