Eatona pintvostanaso

La Eatona pintvostanaso (Anas eatoni) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kaj de la tipa genro Anas. Tiu specio estas limigita al la insularoj de la Kergelenoj kaj Krozetoj en suda Hinda Oceano. Ĝi similas al malgranda ino de Norda pintvostanaso sed videblas ĉe brunaj kapo kaj kolo ia blanka strio ĉe kolflanko. Ĝi havas longan grizecan bekon, kaj ankaŭ grizajn krurojn kaj ĉe suba vosto videblas blanka marko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eatona pintvostanaso
Eatona pintvostanaso
Eatona pintvostanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. eatoni
Anas eatoni
(Sharpe, 1875)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kun anasidoj, ilustraĵo de John Gerrard Keulemans, 1895

Tiu antarkt-ekozona specio estis nomata tiele laŭ la angla esploristo kaj naturalisto Alfred Edmund Eaton. Ĝi estas minacata de enmetitaj specioj, ĉefe sovaĝiĝintaj katoj, kiuj predas ilin.

Estas du subspecioj: nome A. eatoni eatoni (Kergelena pintvostanaso) kaj A. eatoni drygalskii (Krozeta pintvostanaso).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti