Sovaĝiĝinta kato

(Alidirektita el Sovaĝiĝintaj katoj)

Sovaĝiĝinta kato aŭ pli simple Sovaĝa kato estas posteulo de hejma kato kiu revenis al la sovaĝejo (naturo). Ĝi estas diferenca el devaga kato, kio estas dorlotbesta kato kiu estis perdita aŭ prirezignita, dum sovaĝaj katoj estas jam naskitaj en natura medio; la idoj de devaga kato povas esti konsiderataj sovaĝaj se naskitaj en natura medio.[1]

Sovaĝiĝinta kato en Galegio, Hispanio.
Sovaĝiĝinta kato montrante agreseman konduton.
Sovaĝiĝintaj katoj povas esti ĉasantoj de malgrandaj animaloj.
Dosiero:Feral cat and Major Mitchell Cockatoo.JPG
Sovaĝiĝinta kato mortiginta indiĝenan kakatuon.
Sovaĝiĝinta kato
Aro de sovaĝiĝintaj katoj

En multaj mondopartoj, sovaĝaj katoj estas posteuloj de domkatoj kiuj estis postlasitaj fare de vojaĝantoj. Ĉar katoj ne estas indiĝenaj al ĉiuj mondopartoj, sovaĝaj katoj povas kaŭzi damaĝon al lokaj medioj per ĉasado de lokaj specioj. Tio estas aparte vera ĉe insuloj kie sovaĝaj katoj foje havis grandan kaj malutilan efikon sur la loka faŭno. Tro ofte tiu situacio estas kaŭzo de formorto de specioj kiuj iĝas formortintaj en la areo kaj ege bedaŭrinde ofte en la tuta mondo.

Vivodaŭro kaj supervivo redakti

La vivodaŭro de sovaĝaj katoj estas malfacile determinebla precize, kvankam unu studo raportis mezaveraĝan aĝon de 4.7 jaroj, kun intervalo inter 0 al 4.3 jaroj,[2] dum alia gazeto referencis averaĝan vivtempon de 2 - 4.5 jaroj.[3] En kontrasto, katoj kiuj vivas hejme sub bonorda homa prizorgo havas vivdaŭron de 12-14 jaroj,[4] kaj katinoj eĉ unu aŭ du jarojn plie.

Sovaĝaj katoj povas esti pintopredantoj en kelkaj lokaj ekosistemoj. En aliaj, ili povas esti preditaj fare de sovaĝaj hundoj, kojotoj, lupoj, ursoj, pumoj, linkoj, martesoj, krokodiloj, serpentoj, vulpoj kaj karnovoraj birdoj.

Alia minaco al la vivo de sovaĝa kato estas vetero. Katoj estas sentemaj al kondiĉoj de malvarmo kaj trovarmiĝas. La normala korpotemperaturo de kato estas inter 100.5 kaj 102.5-gradoj Fahrenhejt (38.2 kaj 39.2 Celsius). Katoj ne ŝvitas kiel homoj faras, kaj ili reguligas sian korpotemperaturon tra anhelado kaj lekado de ilia felo dum varma vetero.

Referencoj redakti

  1. Holton, Louise (June 2007) Wild Things? An Introduction To Feral Cats. Bandaras News. Alirita 21 November 2010.
  2. Levy JK, Gale DW, Gale LA (2003). “Evaluation of the effect of a long-term trap-neuter-return and adoption program on a free-roaming cat population”, J. Am. Vet. Med. Assoc. (PDF) 222 (1), p. 42–6. doi:10.2460/javma.2003.222.42.  Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-23. Alirita 2011-12-10.
  3. Patrick Foley, PhD; Janet E. Foley, DVM, PhD; Julie K. Levy, DVM, PhD, DACVIM; Terry Paik, DVM Analysis of the impact of trap-neuter-return programs on populations of feral cats. Arkivita el la originalo je 2011-12-09. Alirita 2011-12-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-09. Alirita 2011-12-10.
  4. E. J. Taylor, C. Adams & R. Neville (1995). “Some nutritional aspects of ageing in dogs and cats”, Proceedings of the Nutrition Society 54 (3), p. 645–656. doi:10.1079/PNS19950064. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti