La Flavbeka anaso, Anas undulata, estas birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj kiu estas abunda loĝanto kaj reproduktanto en suda kaj orienta Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka anaso
Flavbeka anaso
Flavbeka anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. undulata
Anas undulata
(Dubois, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. u. rueppelli (Blyth, 1855)
    Norda flavbeka anaso
  • A. u. undulata (Dubois, 1839)
    Suda flavbeka anaso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiuj estas anasoj similgrandaj al la Platbeka anaso, tio estas 51–58 cm longa, ĉefe brunecgrizaj anasoj kun pli mahelbrunaj kapo kaj dorso kaj brilflava beko, kiu nomigas la specion. La banankolora beko havas du partikularajn malhebrunajn al nigrecajn makulojn nome unua en la unua duono de la supra bordo kaj dua en la mezo de la pinto. La flugiloj estas blankecaj sube, kaj el supre montras blankabordan verdecan speguleton.

Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj junuloj estas iom pli senkoloraj ol plenkreskuloj. La nordorienta raso estas pli malhela kaj havas pli brilan bekon kaj bluan speguleton.

La masklo havas fajfon krekecan, dum la ino havas kvakadon kvazaŭ de Platbeka anaso.

Kutimaro redakti

Tiu anaso ne estas migranta, sed vagadas en la seka sezono por trovi taŭgajn akvejojn. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn. Ĝi estas birdo de fluantakvaj habitatoj en malferma kamparo kaj manĝas per plaŭdado (kapomergo) plantomanĝon ĉefe vespere aŭ nokte. Ili nestumas surgrunde inter densa vegetaĵaro ĉe akvo. La ovaro kvantas el 6 al 12 ovoj.

Distribuado redakti

Estas du subspecioj de la Flavbeka anaso: A. undulata rueppelli (Norda flavbeka anaso) kaj A. undulata undulata (Suda flavbeka anaso)

La Flavbeka anaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La suda nomiga subspecio estas malpliiĝanta pro konkurenco kaj hibridado kun naturiĝintaj individuoj de Platbeka anaso (Rhymer 2006).

Referencoj redakti