La Salvadoria anasoSalvadoria kreko (Salvadorina waigiuensis) estas specio de birdo indiĝena de la montoj de Novgvineo. Ĝi estas lokigita en la monotipa genro Salvadorina.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvadoria anaso
Salvadoria anaso
Salvadoria anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Salvadorina
Specio: S. waigiuensis
Salvadorina waigiuensis
(Rothschild & Hartert, 1894)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dekomence oni supozis, ke ĝi apartenas al la grupo de la Kairinenoj, parafiletika unuigo de specioj kiuj ĝenerale eniras inter la plaŭdanasoj kaj la tadornoj. Pro la disigo de la grupo de la " Kairinenoj", ĝi estis provizore lokigita en la genro de plaŭdanasoj nome Anas. Ĝi estis poste reenmetita en sia propra genro kaj movigita al la tadorna subfamilio de Tadornenoj, kiu enhavas ankaŭ la speciojn de la Torentanaso kaj de la Blua anaso kiuj konverĝe estis evoluigintaj adaptoj al montotorentaj habitatoj. Ĉiuj aŭ kelkaj el tiuj specioj povas fakte esti survivantaj stirpoj de antikva radiado en Gondvano de akvobirdoj (Sraml et al. 1996).

Ĝi estas 43 cm longa kaj havas malhelbrunajn kapon kaj kolon, kaj ties korpo estas strieca kaj punkteca malhelbrune kaj blankece, kun oranĝaj kruroj kaj flava beko.

Ĝi estas sekretema loĝanto de rapidaj montotorentoj kaj de alpaj lagoj inter 500 kaj 3.700 m en la montoj el ĉenozono el pleja nordokcidenta pinto de la insulo tra la centro horizontale al la pleja sudorienta pinto. Ĝi estas unu el nur kvar akvobirdoj kiuj estas adaptataj al vivo en rapidaj torentaj riveroj, dum la aliaj estas la Torentanaso, la Blua anaso kaj la Arlekenanaso.

Ĝi estas ĉiomanĝanto. Ĝi lokigas sian neston ĉe akvo, kaj la ino demetas 2 al 4 ovojn en la seka sezono. Temas pri specio timida (videblis nur unuopuloj aŭ paroj) kaj eble de nokta kutimaro.

La Salvadoria anaso estas la sola endemia specio de anaso de la insulo de Novgvineo. La IUCN listigis tiun birdon kiel vundebla, kaj la totala populacio povus esti malrapide malpliiĝanta. La populacio estis diverse ĉirkaŭkalkulata je 2,500-20,000 birdoj. Minacoj povas esti troa ĉasado, predado fare de hundoj, kaj habitatodegradado, ĉefe pro pliiĝanta homa premo, ekzemple pro hidroelektraj projektoj, minado kaj lignoproduktado, sed tio tuŝis nur malgrandajn areojn.

La nomo rememoras la italan naturaliston Tommaso Salvadori.

Referencoj redakti

  • Beehler, Bruce M., Pratt, Thane K. & Zimmerman, Dale A. (1986): Birds of New Guinea. Princeton University Press, New Jersey. ISBN 0-691-02394-8
  • Diamond, Jared M. (1972): AviBirds of the Eastern Highlands of New Guinea. Publications of the Nuttall Ornithological Club 12: 1-438.
  • Kear, J. (1975): Salvadori's Duck of New Guinea. Wildfowl 26: 104-111.
  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. DOI 10.1071/ZO9960047. (HTML abstract)

Eksteraj ligiloj redakti