La Torentanaso (Merganetta armata) estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn, kaj endemio de Sudameriko. Ĝi estas la ununura membro de la genro Merganetta, en la tadorna subfamilio de Tadornenoj, post esti antaŭe konsiderata parto de la poste rezulta parafiletika grupo de "kairinenoj".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Torentanaso
Torentanasoj, paro en la rivero Urubamba, Peruo (ino antaŭ masklo)
Torentanasoj, paro en la rivero Urubamba, Peruo
(ino antaŭ masklo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Merganetta
Specio: M. armata
Merganetta armata
(Gould, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • M. a. colombiana (Des Murs, 1845)
    Kolombia torentanaso
  • M. a. leucogenis (Tschudi, 1843)
    Perua torentanaso
  • M. a. armata (Gould, 1842)
    Ĉilia torentanaso
  • M. a. berlepschi (Hartert, 1909)
  • M. a. garleppi (Berlepsch, 1894)
  • M. a. turneri (Sclater & Salvin, 1869)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties plej proksima parenco povus esti la malsamkolora, sed de tre similaj habitato kaj kutimaro, Blua anaso de Novzelando.

Aspekto redakti

 
Masklo en rokaj bordoj de la rivero Urubamba, Peruo
 
Masklo kun larmostrio, de la ĉilia subspecio (vidu subspeciojn)

Tiu 43 – 46 cm longa anaso estas specio kun tre markata seksa duformismo. Masklo de Torentanaso havas rimarkindan nigrablankan kapkolbildon (larĝa nigra kronostrio kaj pli mallarĝa strio el okulo al nukoflanko, krom larmostrio en kelkaj birdoj) kaj ruĝan bekon (kun nigreca supra bordo kaj hela pinto). Dumfluge ili montras malhelajn flugilojn kun verda speguleto.

 
Junulo kaj ino en la rivero Urubamba, Peruo

Inoj de ĉiuj subspecioj estas iome pli malgrandaj ol la maskloj; ili havas oranĝecajn subajn partojn, vangon kaj gorĝareon, kun kapo kaj supraj partoj grizaj kaj pli flaveca beko. Junuloj estas palgrizaj supre kaj blankecaj sube.

La maskla alvoko estas akra fajfo, kaj la ina estas pli gorĝeca fajfo.

Subspecioj redakti

La taksonomio de la subspecioj estas tre konfuza. Maskloj de la suda nomiga subspecio, nome Ĉilia torentanaso, havas grizan dorson kaj nigrecajn subajn partojn kun helbruna ventro. Maskloj de la iome pli malgranda norda subspecio, la Kolombia torentanaso, M. a. colombiana, estas pli palaj sube, kun strieca grizbrunaj subaj partoj. Maskloj de la subspecio Perua torentanaso, M. a. leucogenis, estas intermezaj sed tre variaj laŭ plumaro; kelkaj havas tute nigrajn subajn partojn (turneri morfo). Nur maskloj de la Ĉilia torentanaso havas 'larmajn' markojn subokule. La Perua torentanaso estas foje dividita en ne malpli da 4 subspecioj (leucogenis, turneri, garleppi kaj berlepschi), sed tiuj estas plej verŝajne simple kolorvariantoj, ĉar ili ne limiĝas al distingaj areoj.

Eble la glaciepokoj de Pleistoceno dividis la populaciojn de tiu montara specio, kiuj ne akiris pluajn speciigojn, kaj tiele temas pri superspecio kun subspecioj kiuj poste interhibridiĝis.

Kutimaro redakti

Tiu estas specio de loĝantaj birdoj en Andoj de Sudameriko, tra la tuta subkontinento el Venezuelo al Fuegio. Ili nestumas en malgrandaj ĉeakvaj kavaĵoj kaj aliaj ŝirmaj lokoj. Kiel ĉe la Blua anaso, ĝi tenas teritorion en rapidfluantaj montoriveroj, kutime super 1500 m kaj ĝis 4500 m, sed ankaŭ estas registroj ĝis marnivelo, ĉiam ĉe malvarmaj akvoj. Ĝi estas povega naĝantoj kaj subnaĝanto eĉ en blanka (rapidfluanta) akvo, sed malpretas ekflugi, kion faras nur por mallongaj distancoj. Ĝi ne estas precize timida se trafita.

Ili nestumas izole en paroj ĉe la bordoj de riveroj. Ĉiu paro tenas teritorion de proksimume 2 km laŭlonge de la rivero. La ino demetas 3 al 4 ovojn. La kovado daŭras de 43 al 44 tagoj kaj estas farata de nur la ino, dum la masklo restas ĉe ŝi dum la kovado. Ili manĝas fiŝojn kaj krustulojn kiujn akiras subnaĝe.

Statuso redakti

Tiu estas malpliiĝanta specio nune pro konkurenco pro la manĝo de senvertebruloj fare de enmetita truto, poluado, arbardetruo, kaj akvorezervigo de montoriveroj pere de hidroelektraj planoj. La populacio de Ĉilio ŝajne estas pli stabila relative.

Referencoj redakti

  • Steve Madge; Hilary Burn. (1988) Wildfowl. ISBN 978-0-7470-2201-5.
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5
  • Janet Kear (Hrsg): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854645-9
  • Hartmut Kolbe; Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1